考作诗考小品 艺术院校校考频现“奇题”选人才
Hispana, Kastilia | ||
espa?ol, castellano | ||
![]() | ||
Hispan-parolantaj ?tatoj | ||
natura lingvo ? lingvo ? moderna lingvo ? homa lingvo | ||
---|---|---|
Castilian ? West Iberian | ||
Parolata en | (vidu sube) | |
Parolantoj | 485 000 000 | |
Denaskaj parolantoj | proksimume 400 milionoj | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | inter 60 kaj 100 milionoj | |
Skribo | latina kun kelkaj aldonoj | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hinde?ropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | |
Reguligita de | Asocio de akademioj de hispana lingvoj (Real Academia Espa?ola kaj 21 aliaj) | |
Lingva statuso | 1 sekura | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | es | |
ISO 639-2 | spa | |
ISO 639-3 | spa | |
SIL | SPN | |
Glottolog | stan1288 | |
Angla nomo | Spanish | |
Franca nomo | espagnol | |
Specimeno | ||
Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1: Todos los seres humanos nacen libres e iguales en dignidad y derechos y, dotados como están de razón y conciencia, deben comportarse fraternalmente los unos con los otros.
| ||
Vikipedio | ||
La hispana lingvo a? kastilia lingvo (hispane espa?ol, castellano) estas latinida lingvo origininta en la hispana historia regiono de Kastilio, kaj nuntempe parolata ?efe en Hispan-Ameriko kaj Hispanio.
La hispana estas oficiala lingvo en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, ?ilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ?i estas anka? ofte parolata en Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, ?ibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Belizo, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. La? la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj da usonanoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 procentoj de la lo?antaro parolas la hispanan hejme. La hispana estis iam vaste parolata en Filipinoj, sed nun de nur 0,01% de la lo?antaro. La hispana estas unu el la ses oficialaj lingvoj de UNO (kun la ?ina, angla, rusa, araba kaj la franca), kaj anka? oficiala lingvo de la E?ropa Unio, la Afrika Unio kaj unu el la kvin oficialaj lingvoj de Merkosudo (kun la portugala, gvarania, ajmara kaj la ke?ua). ?i estas unu el la fontoj de Interlingvao. ?i tamen apena? influis Esperanton rekte. La? nombro de denaskaj parolantoj, ?i estas la plej vaste parolata latinida lingvo, sed la? internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte.
La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Kastilio, pro kio ?i nomi?is origine kaj nuntempe ankora? nomi?as "kastilia".
Akademio nomata Real Academia Espa?ola (Re?a Akademio Hispana) registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde.
Papiamento kaj la ?abakana estas kreolaj lingvoj kun hispana influo. La tagaloga anka? estas lingvo tre influita de la hispana.
En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan varia?on de la loka hispana, nomatan silbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]
Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina vulgara de la jaroj 500–1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio, kiam la latina de la nuna Iberio fari?is izolita de Francio kaj Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rio?o) havis subtavolon e?skan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ?in parolis e?skoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ?e mona?ejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, ka?zis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstata? la galega, la kataluna, la e?ska kaj aliaj iberiaj lingvoj.
En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la presti?a araba lingvo, ?u rekte ?u per la mozarabaj latinidoj, ?efe pri terkulturo, juro kaj milito. Anka? francaj vortoj pri fe?dismo estis ricevitaj. Maturi?o venis anka? per la laboro de la Akademio de Tradukistoj, kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo.
En 1492 la Katolikaj Gere?oj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gere?oj.
Anka? en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ?in en siaj rifu?aj landoj. E? hodia? la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio kaj norda Afriko.
Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida varia?o, tial ili evoluis malsame (precipe en prononco), sed malgra? tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama de Tierra del Fuego ?is Madrido.
Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj ri?igis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti a? preni vortojn por nomi amerika?ojn.
La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ?i estas modifita de jarcentoj da son?an?oj.
Ortografio
[redakti | redakti fonton]Alfabeto
[redakti | redakti fonton]?i estas latin-devena kaj konsistas el 27 literoj, 26 komunaj al angla-askia alfabeto plus la supersignita litero ? (majuskle, ?), kaj 3 digrafoj: ch, ll kaj "rr" .
- a, b, c, ch, d, e, f, g, h, i, j, k, l, ll, m, n, ?, o, p, q, r, s, t, u, v, w, x, y, z.
Nomoj de la literoj/digrafoj, la? hispana lingvo: a, be, ce, che, de, e, efe, ge, hache, i, jota, ka, ele, elle (ele doble), eme, ene, e?e, o, pe, ku, erre, ese, te, u, uve (be baja), uve doble, equis, i griega (ye), zeta.
Digrafoj
[redakti | redakti fonton]Ekde 1803 la digrafoj ch, ll, estis konsiderataj apartaj literoj. Ekde 1994 digrafoj estas konsiderataj, nur el liter-ordiga vidpunkto, kiel simplaj duliteraj kombinoj.[2] Tamen, ili konservas sian kategorion kiel simboloj de la alfabeto.
Do, la vortoj "cabeza", "chamán", "curva", "lava", "lluvia", "luna" ordi?us jene:
- cabeza, curva, chamán, lava, luna, lluvia (malnova sistemo)
- cabeza, chamán, curva, lava, lluvia, luna (aktuala sistemo)
Anka? la vortaroj spegulas tiun fakton, tiel ke malnovaj vortaroj havas apartajn ?apitrojn por ch kaj ll, sed tiuj vortaroj eldonitaj ekde 1994 ne plu havas tiujn ?apitrojn. La ?an?on faciligis la fakto, ke en la hispana ne ekzistas vortoj, en kiuj la kombinojn c-h a? l-l oni prononcas aparte, male al la kataluna lingvo, kiu skribe kaj prononce distingas inter ll kaj l·l.
La kombino qu estas konsiderebla digrafo, ?ar q neniam aperas anta? alia litero ol u; sed en vortaroj la koncerna sekcio estas titolata nur per q.
Kornoj kaj aliaj supersignoj
[redakti | redakti fonton]Vokaloj povas esti supersignitaj per dekstra korno: á, á, é, é, í, í ó, ó, ú, ú; kaj krome litero u per tremao: ü, ü.
Kornoj havas implicon nur en la akcento ene de la vorto (vd. korespondan sekcion) kaj kiel leksika identigilo; sed ili ne ?an?as la prononcon de la vokaloj. Tremao signas unu specialan ortografian okazon. Do, supersignitaj vokaloj ne apartenas al alfabeto kiel apartaj simboloj.
Specialaj simboloj
[redakti | redakti fonton]En la hispana lingvo, la komenco de kri-frazoj kaj demando-frazoj estas signita per respektive speciala simbolo, kiu reprezentas 180-gradan rotacion de la normala ferma simbolo:
- Kri-aperta simbolo: ?, (U+161), ?pero qué has hecho!
- Demand-aperta simbolo: ?, (U+191), ?Dónde he dejado las llaves?
Kelkaj ortografiaj reguloj
[redakti | redakti fonton]- q nur konsistigas la digrafon qu, en la kombinoj que, qui. Ekz.: "requesón", "arquitectura". ?i neniam aperas senpere, krom en fremdaj nomoj.
- En normala teksto, kie normalaj reguloj de interpunkcio aplikeblas, se majuskligota simbolo estas digrafo, oni majuskligu nur la unuan literon de la digrafo. Ekz.: Chimenea, Llama, Quemadura.
- z aperas anta? la vokaloj a, o, u kaj anta? konsonantoj. Do, la grupoj ze, zi estas ege esceptaj (kurioze, la propra nomo de la litero estas unu tia escepto); ofte esceptoj venas el vortoj pruntitaj el aliaj lingvoj.
- n povas aperi anta? kiu ajn konsonanto krom p kaj b, kie nepre estu m. Ekz. "empezar". Tio implicas, ke en kunmetitaj vortoj, n ?an?i?as al m se ?ia loko estas anta? p, b. Ekzemple "tentempié" (el "tente en pié").
- En kunmetitaj vortoj, simpla r duobli?as se ?i falas inter du vokaloj. Ekz.: "costarricense" (el "Costa Rica").
- Tremaa u (ü) aperas nur en la grupoj güe, güi por signi ke u efektive prononci?as (vd. korespondan sekcion). Ekz.: "cigüe?a".
- Korno super vokalo de unusilaba vorto montras alian signifon al senkorna vorto. Ekzemploj:
- te (vin) - té (teo)
- mas (sed) - más (pli, plu, plus)
Prononco
[redakti | redakti fonton]La hispana lingvo estas fonetika lingvo, en la senco ke ?ia prononco povas esti instruata kiel prononco de individuaj literoj, kun ties esceptoj, algluitaj en vortoj.
La fonemoj de la hispana lingvo povas esti sufi?e bone reprezentataj per esperantaj fonemoj, krom du-tri esceptoj. Tial, en la jena priskribo estas evitataj oftaj aludoj al Internacia Fonetika Alfabeto.
Vokaloj
[redakti | redakti fonton]Vokalaj sonoj estas reprezentataj per literoj: a, e, i, o, u, kiuj havas saman norman prononcon al esperantaj vokaloj, krom la okazoj kiam i, u diftongi?as.
Krome, izolita a? interkonsonanta litero y prononci?as kiel esperanta i.
Ekzistas nenormaj variantoj en regionoj kie la hispana kunvivas kun aliaj lingvoj kun pli komplikaj vokalaj sistemoj (ekz., la kataluna).
Diftongoj
[redakti | redakti fonton]La neakcentitaj vokaloj i, u apud aliaj vokaloj preska? ?iam diftongi?as al respektive esperantaj j, ?. Ekzemploj:
- peine [pej-ne]
- neumático [ne?-ma'-ti-ko]
- Diego [dje-go]
- muesca [m?es-ka]
En la kombinoj vokalo-y-konsonanto (malofta) kaj vokalo-y-vortofino, la litero y sonas kiel esperanta j. Ekz.: hoy [oj].
Konsonantoj
[redakti | redakti fonton]Jenaj konsonantoj samsonas, en ajna okazo, al koresponda esperanta konsonanto:
- b, d, f, k, l, m, n, p, s, t
Tamen, konsideru ke la ploziveco de b, d, p, t estas pli milda en la hispana ol en Esperanto.
c
[redakti | redakti fonton]- Anta? a, o, u kaj anta? aliaj konsonantoj ?i egalas al esperanta k. Ekz. casa [ka-sa], actitud [ak-ti-tud']. En Galegio, pro influo de la galega lingvo, c anta? konsonanto ne prononci?as.
- Anta? e, i ?i samsonas al hispana z (vd. sube).
g
[redakti | redakti fonton]- Anta? a, o, u kaj anta? aliaj konsonantoj ?i egalas al esperanta g. Ekz.: gato [ga-to], estigma [es-tig-ma].
- Anta? e, i ?i samsonas al esperanta ?.
- Por atingi g-sonon anta? e, i, oni intermetas literon u. Ekz.: guepardo [ge-par-do], guinda [gin-da].
- Por sonigi la literon u en la kombinoj gue, gui, oni tremaas la literon u. Ekz.: antigüedad [an-ti-g?e-dad'].
h
[redakti | redakti fonton]- ?i estas muta, do, ne prononci?as (krom en la digrafo ch). Ekz.: hora [o-ra]. ?i postrestas pro etimaj kialoj.
- ?i principe malpermesas sinalefojn ene de vorto. Ekzemploj:
- albahaca [al-ba-a-ka] (prefere ne [al-ba-ka])
- alcohol [al-ko-ol'] (prefere ne [al-kol'])
j
[redakti | redakti fonton]- La?norme, ?i samegalas al esperanta ?. Ekz.: jabato [?a-ba-to].
- En suda Hispanio, Kanariaj Insuloj kaj Sudameriko, oni ofte a?das pli mildan sonon, similan al esperanta h. Ekz.: jabato [ha-ba-to].
- Tia estas anka? la prononco de g en la kombinoj ge, gi. Ekz.: germen [?er-men] a? [her-men].
?
[redakti | redakti fonton]- Sono simila al n, sed kun emfaza palata nazaleco. Alilingvaj ekvivalentoj:
- ?i povas esti reprezentata de la esperanta kombino nj. Ekz.: Espa?a [es-pa-nja].
q
[redakti | redakti fonton]- Nepre en digrafa kombino qu, ?i samsonas al k. Ekz.: queso [ke-so].
r
[redakti | redakti fonton]?iam trema, sed kun nuanca forto en la tremeco, la? jenaj konsideroj.
- Inter vokaloj, ?i prononci?as milde, unu-treme, kiel itala r. IFA-simbolo: ?. Ekz.: pero [pe-?o].
- Komence de vorto, anta? a? post konsonanto, kaj fine de vorto, ?i prononci?as forte, plur-treme, (samkiel prononcas r-on JoMo). IFA-simbolo: r. Ekzemploj:
- recuerdo [re-k?er-do].
- amor [a-mor']
- trampa [tram-pa]
- En Kubo, eblas foje a?di l-sonon surogate al trema sono. Ekz: recuerdo [le-k?el-do].
- Homoj kun langa handikapo, tia ke ili ne kapablas tremigi, surogatigas tremadon per unu el tiuj sonoj: l, d, kartava (franca) r, ?.
Komparu la prononcon de rr.
En transskribo de hispanaj vortoj al Esperanto, oni ofte preteratentas la nuancon pri trem-forteco, ?ar kiaspeca tremado validas por esperanta r[3]. Do, hispana litero r kutime konservi?as en Esperantaj transskriboj tiel, sen nuancigo.
s
[redakti | redakti fonton]- En kelkaj regionoj de Sudameriko kaj de Hispanio (Man?o estas bona ekzemplo), s anta? k-sono prononci?as kiel ? a? h. Ekz.: pescado [pe?-ka-do] a? [peh-ka-do].
- Pro influo de apudaj vo?aj fonemoj, ?ia sono povas fari?i anka? vo?a, do z. Ekz.: rasgo [raz-go].
v
[redakti | redakti fonton]- Samkiel hispana b. Ekz.: vivo [bi-bo].
- La pra-prononco de tiu litero estis egala al esperanta v, do frikativa. En regionoj kie la hispana kunvivas kun lingvoj posedantaj ankora? tiun fonemon (ekz. variantoj de la kataluna), eblas a?di tian prononcon. Tamen, tia prononco en nur-hispana parolanto estas ofte rigardata kiel afekta. Ekz.: vivo [vi-vo].
w
[redakti | redakti fonton]Malmultaj origine hispanaj vortoj havas tiun literon. ?i estas uzata ?efe por alilingvaj vortoj.
- Preska? ?iam, ?i prononci?as anglece kiel ?, kun milda g-sono anta?e. Ekz.: wolframio [(g)?ol-fra-mjo].
- En multaj okazoj estas tolerata b-sono. Ekz.: wolframio [bol-fra-mjo].
- En ?erman-devenaj vortoj ?i prononci?as kiel b: Ekz.: Wamba [bam-ba].
x
[redakti | redakti fonton]- Normale ?i prononci?as kiel la kombino ks. Ekz.: explosión [eks-plo-sjon'].
- En navatla-devenaj vortoj, kiel esperanta ?. Ekz.: México [me'-?i-ko]. La komento pri la?regiona mildeco de prononco de j, aplikeblas anka? en tiu ?i okazo.
- En malnovaj skriba?oj eblas trovi vortojn kun x, kiuj nuntempe skribi?as per j. Do, en tia okazo, la prononco estas anka? kiel ?. Ekz.: Don Quixote (nuntempe Don Quijote) [don ki-?o-te].
y
[redakti | redakti fonton]- En ceteraj okazoj, kiam ?i ne agas kiel vokalo a? parto de diftongo (vd. supre), ?ia prononco estas simila al esperanta ?. Ekz.: ayuda [a-?u-da].
- En kelkaj regionoj de Argentino kaj Urugvajo, oni prononcas ?in multe pli frikative, kun sono pli simila al esperanta ?. Ekz.: ayuda [a-?u-da].
- Foje oni a?das malpalatigitan sonon, tiel ke ?i i?as efektive kiel esperanta j. Ekz: ayuda [a-ju-da].
z
[redakti | redakti fonton]- En Kastilio kaj norda Hispanio, ?ia prononco egalas al angla digrafo th en la vorto thing. IFA-simbolo: θ. Ekz.: zapato [θa-pa-to].
- En cetera Hispanlingvujo, ?ia prononco egalas al esperanta s. Ekz.: zapato [sa-pa-to].
- Tia estas anka? la prononco de c en la kombinoj ce, ci. Ekz.: cecina [θe-θi-na], a? [se-si-na].
Prononco de digrafoj
[redakti | redakti fonton]ch
[redakti | redakti fonton]- Samsona al esperanta ?. Ekz.: muchacho [mu-?a-?o].
- En Andaluzio kaj kelkaj sudamerikaj regionoj, eblas a?di sonon pli proksiman al ?. Ekz.: muchacho [mu-?a-?o].
ll
[redakti | redakti fonton]- La?norme, ?ia sono egalas al tiu de konsonanta y, do, proksima al esperanta j. Ekz.: ardilla [ar-di-ja].
- En norda Kastilio kaj en E?skio eblas a?di originalan pra-prononcon, proksiman al kombino gl en la itala vorto gli. ?i povas esti proksimume reprezentata de esperanta kombino lj. Ekz.: ardilla [ar-di-lja].
- En kelkaj regionoj de Argentino kaj Urugvajo, oni prononcas ?in multe pli frikative, kun sono pli simila al esperanta ?. Ekz.: ardilla [ar-di-?a].
qu
[redakti | redakti fonton]- Kiel k. Vidu artikolon pri q.
rr
[redakti | redakti fonton]- ?iam aperas inter du vokaloj, kaj reprezentas sonon egalan al forta r, pridiskutitan en la artikolo pri r. Ekz.: perro [pe-ro]. Konsideru ke la diferenco inter pero (sed) kaj perro (hundo), falas sur tiu malsama trem-forteco inter amba? r-sonoj.
- La ceteraj konsideroj pri r-sonoj en la koncerna artikolo aplikeblas anka? al tiu ?i.
Akcento
[redakti | redakti fonton]En la akcento de hispanaj plursilabaj vortoj, nepras la rolo de la korno. La hispanaj vortoj povas prezenti?i:
Silab-nombrado
[redakti | redakti fonton]Kiel en Esperanto, ?iu vokalo signas la kernon de unu aparta silabo. Krom se enestas neakcentitaj malfortaj vokaloj i, u apud aliaj vokaloj; tiam, la koresponda malforta vokalo, per diftongi?o, alglui?as al la silabo de la najbara vokalo. Ekzemplo:
- "periodista" [pe-rjo-dis-ta]; el 5 originalaj vokaloj, 2 kuni?as en diftongo, el kio rezultas entuto da 4 silaboj.
Akcento en senkornaj vortoj
[redakti | redakti fonton]- Se la vorto fini?as per vokalo, a? literoj n kaj s, la akcento falas sur la anta?lastan silabon. Ekzemploj:
- mirada (3 vokaloj = 3 silaboj) [mi-ra-da]
- paisanos (1 diftongo + 2 ceteraj vokaloj = 3 silaboj) [paj-sa-nos]
- simplifiquen (4 vokaloj = 4 silaboj) [sim-pli-fi-ken].
- En la ceteraj okazoj, la akcento falas sur la lastan silabon. Ekzemploj:
- preguntar (3 vokaloj = 3 silaboj) [pre-gun-tar]
- parietal (1 diftongo + 2 cetera vokalo = 3 silaboj) [pa-rje-tal]
- baobab (3 vokaloj = 3 silaboj) [ba-o-bab]
Akcento en kornaj vortoj
[redakti | redakti fonton]- La akcento falas sur la silabon signitan de la korno. Ekzemploj:
- café (2 vokaloj = 2 silaboj) [ka-fe]
- álbum (2 vokaloj = 2 silaboj) [al-bum]
- estrépito (4 vokaloj = 4 silaboj) [es-tre-pi-to]
- Se la korno falas sur malfortan vokalon (i, u) de ebla diftongo, la diftongo rompi?as kaj la silabo enhavanta la malfortan vokalon portas la akcenton. Ekzemploj
- había (1 rompita diftongo + 1 cetera vokalo = 3 silaboj) [a-bi-a]
- falúa (1 rompita diftongo + 1 cetera vokalo = 3 silaboj) [fa-lu-a]
- país (1 rompita diftongo = 2 silaboj) [pa-is].
- Notu, ke la senkorna alternativo estas unusilaba, pro efektivi?o de la diftongo: pais [pajs] (tamen tiu vorto ne vere ekzistas).
- Unusilabaj vortoj kun korno (kiu ne rompas diftongon) nek prononci?as kun aparta emfazo, nek ?an?i?as iel ajn ?ia prononco. En tiaj okazoj, korno signas alian signifon (vd. sekcion pri ortografio).
- Plursilabaj vortoj kun superflua korno, nek prononci?as kun aparta emfazo, nek ?an?i?as iel ajn ?ia prononco. En tiaj okazoj, korno montras alian gramatikan rolon de la vorto. Ekzemplo:
- esta kaj ésta prononci?as same: [es-ta]; do, ?ajne la korno de la dua vorto superfluas; tamen ?i montras ke la dua vorto rolas kiel pronomo (la unua estas demonstrativa adjektivo).
Gramatiko
[redakti | redakti fonton]
La hispana estas fleksia lingvo fanda, alivorte, fleksio estas preferata indikilo pri la rilatoj inter la elementoj de frazo. ?i tamen anka? multe uzas prepoziciojn por montri la rolon de substantivaj frazeroj. La? la markadosistemo por la argumentoj de transitivaj kaj netransitivaj verboj, ?i klasifiki?as kiel akuzativa lingvo.
En substantivaj frazeroj nombro (ununombra a? plurnombra) kaj genro (vireca a? ineca) estas devige esprimataj; adjektivoj alprenas variajn fina?ojn kaj artikoloj anka? varias sian radikformon por akordi kun la koncerna substantivo. Personaj pronomoj distingas nombrojn, kazojn, kaj en la tria persono genrojn. Verboj akordas kun la subjekto je nombro kaj persono, kaj krome distingas tempojn (pasintan, nuntempan, venontan), modojn (indikativan, subjunktivan, kondicionalan, ordonan), kaj aspektojn (perfektivan kaj imperfektivan, nur distingatajn en la pasinta tempo). Per plurvortaj kombinoj anka? eblas esprimi la perfektan kaj progresan aspektojn kaj la pasivan vo?on. ?e duapersonaj pronomoj kaj verboj esprimi?as ci-vi-distingo, sed per rimedoj, kiuj rimarkinde varias la? dialekto.
Morfologio
[redakti | redakti fonton]Hispanaj vortoj formi?as el radikoj, al kiuj oni aldonas fleksiajn morfemojn kaj ?iuspecajn derivajn a? sentesprimajn afiksojn; precipa ekzemplo de ?i-lastaj estas la abunda kaj karaktera uzo de diminutivaj sufiksoj, ofte la? loke specifaj manieroj. Sufiksado uzi?as kaj por derivado kaj por fleksio, sed prefiksado nur estas deriva, neniam fleksia. Iuj morfologiaj distingoj fari?as nur supersegmente per vario de la akcento:
- ánimo "agemo, kura?o" (un m)
- animo "mi kura?igas" (1p. un nt ind)
- animó "li/?i/?i kura?igis" (3p. un pas pfktv ind)
Sintakso
[redakti | redakti fonton]La baza plej ofta ordo en frazo kun difinitaj subjekto kaj objekto, kvankam parte variebla la? pragmatikaj faktoroj, estas Subjekto Verbo Objekto. Absolutaj ordreguloj validas preska? nur ?e enkliza?oj, neaj vortoj, kaj elementoj de funkciaj kategorioj.
En hispanlingvaj kunmetitaj frazoj efikas postuloj kompleksaj rilataj al sinsekvo de tempoj kaj al la distingo inter indikativa kaj subjunktiva modoj. La reguloj pri la modo de subordigita frazo estas malsimplaj, kaj unu el la plej malfacilaj lernenda?oj por studlernantoj.
Kiel hinde?ropaj lingvoj ?enerale, sed malsimile de la ?ina a? japana, la hispana vaste uzas akordon je nombro, genro, kaj neeco. Tipologie la hispana estas lingvo de komencaj ?efelementoj kaj de malmultaj ordopostuloj pri verbargumentoj kaj sintaksaj aldona?oj, kaj prefere uzas markadon de komplementoj.
Geografia distribuo
[redakti | redakti fonton]Instituto Cervantes
[redakti | redakti fonton]Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde. La raporto "El espa?ol, una lengua viva" - la hispana lingvo, vivanta lingvo (2015) de la Instituto Cervantes estimas ke estas 559 milionoj da hispanparolantoj tutmonde. Inter la fontoj cititaj en la raporto estas la Usona Censa Oficejo, kiu taksas, ke Usono havos 138 milionojn da hispanparolantoj anta? 2050, farante ?in la plej granda hispanlingva nacio surtere, kun la hispana kiel gepatra lingvo de preska? triono de ?iaj civitanoj[4].


Rango | lando | Nombro de la parolantoj |
---|---|---|
1 | ![]() |
106 255 000 |
2 | ![]() |
50 000 000 |
3 | ![]() |
45 600 000 |
4 | ![]() |
44 400 000 |
5 | ![]() |
41 248 000 |
6 | ![]() |
26 152 265 |
7 | ![]() |
26 021 000 |
8 | ![]() |
19 700 000 |
9 | ![]() |
15 795 000 |
10 | ![]() |
11 285 000 |
11 | ![]() |
10 946 000 |
12 | ![]() |
8 850 000 |
13 | ![]() |
8 163 000 |
14 | ![]() |
7 267 000 |
15 | ![]() |
7 010 000 |
16 | ![]() |
6 859 000 |
17 | ![]() |
5 503 000 |
18 | ![]() |
4 737 000 |
19 | ![]() |
4 220 000 |
20 | ![]() |
4 017 000 |
21 | ![]() |
3 442 000 |
22 | ![]() |
3 108 000 |
23 | ![]() |
2 900 000 |
24 | ![]() |
2 100 000 |
25 | ![]() |
1 750 000 |
26 | ![]() |
1 650 000 |
27 | ![]() |
1 200 000 |
28 | ![]() |
960 706 |
29 | ![]() |
900 000 |
30 | ![]() |
500 000 |
31 | ![]() |
455 000 |
32 | ![]() |
447 000 |
33 | ![]() |
410 000 |
34 | ![]() |
341 000 |
35 | ![]() |
272 000 |
36 | ![]() |
250 000 |
37 | ![]() |
198 000 |
38 | ![]() |
172 000 |
39 | ![]() |
160 000 |
40 | ![]() |
150 000 |
41 | ![]() |
130 000 |
42 | ![]() |
112 450 |
43 | ![]() |
105 000 |
44 | ![]() |
90 000 |
45 | ![]() |
40 000 |
46 | ![]() |
39 700 |
47 | ![]() |
32 200 |
48 | ![]() |
29 500 |
49 | ![]() |
26 100 |
50 | ![]() |
17 600 |
51 | ![]() |
17 200 |
52 | Franca Gujano | 13 000 |
53 | ![]() |
7000 |
54 | ![]() |
5700 |
55 | ![]() |
3980 |
56 | ![]() |
2300 |
57 | ![]() |
1970 |
58 | ![]() |
1700 |
Dialektoj
[redakti | redakti fonton]Estas diversaj kriterioj por diferencigi la dialektojn de la hispana. Unuavice oni povas paroli pri la interferoj kiuj okazas en la areoj de la norda Hispanio kie oni parolas anka? aliajn lingvojn kiaj la galega, e?ska, kataluna kaj aliaj; tio okazas anka? en areoj kie jam oni ne parolas tiajn lingvojn, sed iam oni parolis ilin a? la influo venis al apartaj regionoj: temas ?efe pri distingoj rilate al fonetiko kaj modulado. Duavice en Hispanio estas klaraj dialektoj en la suda Hispanio, nome la andaluza kaj la kanaria (?efe kun fonetikaj apartaj trajtoj), dum oni parolas pri transiraj parolmanieroj en Ekstremaduro kaj Murcio. Trialoke en Asturio kaj Aragono oni parolas reston de iamaj lingvoj leona kaj aragona respektive; kelkaj pridubas ?u tiuj parolmanieroj estas dialektoj a? ankora? veraj lingvoj apartaj. Kvaraloke la situacio en Ameriko estas multe pli komplika kaj plej ofte oni konsideras almena? kvar zonojn:
- Meksiko kaj Usono
- Centrameriko kun Karibio
- Andoj (Anda hispana lingvo)
- Suda Konuso (Rioplata hispana)
Hispana lingvo kaj Esperanto
[redakti | redakti fonton]Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe da vortoj en amba? lingvoj estas sam-etimaj, tial ili similas :
Hispandevenaj Esperantaj vortoj
[redakti | redakti fonton]Kelkaj estas sufi?e konataj kaj uzataj, aliaj ne tiom: bojno (preska? sinonimo de bereto, siavice de la E?ska lingvo), ?a?a?ao, Don Juano (de Don Juan), Don Ki?oto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, pinjato, salso, tango, tekilo, toreadoro, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la E?ska lingvo).
Identaj vortoj (la? litero)
[redakti | redakti fonton]al, de, gusto, la, lago, libro, lino, mano, mil, minuto, oro, piano, piloto, pino, polvo, arbusto, sola, teatro, tubo, veneno, vino, ktp.
Falsaj amikoj
[redakti | redakti fonton]amor (amo), bata (robo), bulo (tromp(ig)a kla?o), bola (pilko), falo (peniso), frakaso nur prononce (malsukceso), kara nur prononce (multekosta ina), loka nur prononce (freneza ina), pene (peniso), rabo (vosto, kaco), robo (rabo), rostro (viza?o), trompa (korno, rostro), trompo (turbo), vena (vejno).
Jen pli detala listo de falsaj amikoj.
Tre similaj vortoj
[redakti | redakti fonton]alto (alta), amar (ami), barba (barbo), blanco (blanka), campo (kampo), cantar (kanti), claro (klara), color (koloro), comenzar (komenci), dolor (doloro), dormir (dormi), droga (drogo), estar (esti), fábrica (fabriko), flor (floro), grande (granda), ir (iri), lana (lano), león (leono), luna (luno), mar (maro), miel (mielo), pan (pano), pensar (pensi), pluma (plumo), picar (piki),
que (ke), rana (rano), sal (salo), seco (seka), seis (ses), taza (taso), té (teo), tener (teni), venir (veni), vender (vendi), verde (verda), vivir (vivi), ktp.
La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parenca?oj plejparte sekvas la son?an?on inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana.
La latina ne havas la sonojn [?], [h], kaj [?], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca – ekzemple,
boca [boka] (bu?o), caballo [kabaljo] (?evalo), playa [plaja] (pla?o), ktp.
Sufiksoj
[redakti | redakti fonton]En la libro La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin norvega esperantisto Otto Prytz en sia artikolo Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto. Simila?oj kaj diferencoj analizas la funkciadon de sufiksoj en Esperanto;[6] por tio sinjoro Prytz komparas tion kun la sistemo en la hispana lingvo aldonante ekzemplojn de aliaj etnolingvoj. Dekomence li skize difinas la necesajn konceptojn de vorto, gramatika fina?o, radiko, radika?o, prefikso, sufikso kaj afikso. Sufiksoj en etnolingvo povas esti derivaj (kiuj "modifas la signifon de la radika?o kaj e? povas pasigi la vorton al alia vortklaso" kaj taksaj;[7] kelkaj povas esti kaj kaj. ?e kelkaj derivaj estas ofta ?an?o de genro (en hispana adjektoj kaj a?-nomoj havas genron). Kelkaj derivitaj vortoj leksiki?as kaj tiel "[E]n ju pli da leksiki?intaj unuoj partoprenas unu sama sufikso, des malpli produktiva ?i fari?as."[8] En Esperanto sufiksoj povas aperi kiel radikoj, havas signifon tre bone difinitan kaj kovras po unu saman signifoparcelon. Tiel la uzo estas diferenca: Esperantaj deriva?oj estas pli unusencaj, oni devas elekti pli precizan esprimon kaj la derivado estas pli multe uzata.
Vidu anka?
[redakti | redakti fonton]- Hispanaj kaj hispanlingvaj personaj nomoj
- Hispanaj idiotismoj
- Lingvoj de Argentino
- Listo de misprononcadoj#Hispana
- Ortografio de Bello
- Prahispanaj lingvoj
- Venezuel-hispana lingvo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Castellano and the rest of Spanish Languages
- ↑ 10a Kongreso de la Asociación de Academias de la Lengua Espa?ola (Madrido, 1994)
- ↑ Bertin Wennergren (2025-08-14). PMEG (esperante). Alirita 2025-08-14 .
- ↑ (angla) Stephen Burgen, US now has more Spanish speakers than Spain – only Mexico has more (Usono nun havas pli da hispanparolantoj ol Hispanio - nur Meksiko havas pli), US News, 29 June 2015.
- ↑ Vidal de Battini, Berta (1964): El espa?ol de la Argentina: estudio destinado a los maestros de las escuelas primarias, maparo de María Teresa Grondona. Buenos Aires: Consejo Nacional de Educación.
- ↑ Otto Prytz, Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto. Simila?oj kaj diferencoj, En: La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3) pp. 386-304.
- ↑ La arto..., pp. 387-390.
- ↑ La arto..., p. 391.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hispana lingvo ?e la Projekto por Malferma Katalogo
- Retaj vortaroj Hispana-Esperanta Arkivigite je 2025-08-14 per la retarkivo Wayback Machine kaj Esperanta-Hispana Arkivigite je 2025-08-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Kursoj pri la hispana per Esperanto [1]
- Ma?intraduko el Esperanto al la hispana Arkivigite je 2025-08-14 per la retarkivo Wayback Machine
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/05, pa?o 18: La hispana verkita de Bradley Kendall.
- Hispana lingvo
- Lingvoj de Hispanio
- Lingvoj de Andoro
- Lingvoj de Argentino
- Lingvoj de Belizo
- Lingvoj de Brazilo
- Lingvoj de Bolivio
- Lingvoj de Kanado
- Lingvoj de ?ilio
- Lingvoj de Kolombio
- Lingvoj de Kostariko
- Lingvoj de Dominika Respubliko
- Lingvoj de Ekvadoro
- Lingvoj de Salvadoro
- Lingvoj de Ekvatora Gvineo
- Lingvoj de Gvatemalo
- Lingvoj de Honduro
- Lingvoj de Meksiko
- Lingvoj de Maroko
- Lingvoj de Nikaragvo
- Lingvoj de Panamo
- Lingvoj de Paragvajo
- Lingvoj de Peruo
- Lingvoj de la Filipinoj
- Lingvoj de Usono
- Lingvoj de la Usonaj Virgulininsuloj
- Lingvoj de Urugvajo
- Lingvoj de Venezuelo