Zuckerberg apology fails to quiet Facebook storm

Lakta Vojo | |
---|---|
Galaksio | Listo de galaksioj |
![]() | |
Observaj datumoj | |
Speco | SBc |
Diametro | 100.000 lj |
Diko | 1.000 lj |
Kvanto de steloj | 2—4×1011 |
A?o de la plej malnova stelo | 13,2 Gjr |
Maso | 1,5×1012 |
Distanco de la Suno al la galaksia centro | 27.200±1.100 lj |
Galaksia periodo de cirkulado de la Suno | 200 Mjr |
Periodo de cirkulado de la spirala strukturo | 50 Mjr |
Periodo de cirkulado de la rekta koneksa?o | 15—18 Mjr |
Rapido relative al CMB | 552 ± 6 Km/s |
La Lakta Vojo (a? la Galaksio, kun majusklo) estas la galaksio en kiu trovi?as la planedo Tero kaj Sunsistemo[1][2].
La Lakta Vojo estas nur unu galaksio inter miliardoj da galaksioj, kiuj ekzistas tra la kosmo. La homaro lo?as sur etete malgranda rokri?a planedo (Tero) de tiu galaksio. Oni scias ke nia hejm-astro rivoluas ?irka? mezgranda, flava stelo, situanta proksimume en la ebeno de la Galaksio. Fakte, en tiu galaksia ebeno estas la plejmulto el la steloj similaj al la Suno. La steloj najbaraj al ni estas relative junaj. Ilia a?o estas apena? pli granda ol dek miliardoj da jaroj. Kontra?e, la steloj pli malproksimaj, kiuj rivoluas la galaksian centron je distanco de mil parsekoj a? pli, estas tiel maljunaj kiel la Galaksio. Oni povas diri, ke ilia naski?o markas la naski?on de la Galaksio mem.
La konsisto de la galaksio, la? stelkvanto kaj aliforma materio, dependas de la pozicio konsiderata, rilate al la galaksia centro. Ekzistas pluraj komponantoj de la Galaksio, ?iu havanta sian propran aron da proprecoj kaj hierarkian rangon en la historio de galaksiformi?o.
En majo 2022, astronomoj, uzante la Event Horizon Teleskopo, publikigis foton de Sagittarius A* produktitan uzante datumojn de radio-observa?oj en aprilo 2017 [3], tiele konfirmante ke la objekton estas nigra truo ?e la centro de nia galaksio, la Lakta Vojo. ?i tiu estas la dua konfirmita bildo de nigra truo, post la supermasiva nigra truo de Messier 87 en 2019.
Etimologio kaj mitologio
[redakti | redakti fonton]En la Babilona epika poemo Enuma Eli?, la Lakta Vojo estas kreita el fortran?ita vosto de praa salakva drakonino Tiamat, metita en la ?ielo fare de Marduk, la Babilonia nacia dio, mortiginta ?in.[4][5] Tiu rakonto iam la?supoze estis bazita sur pli malnova sumera versio en kiu Tiamat estas anstata?e mortigita fare de Enlil de Nippur,[6][7] sed nun supozeble estas sole invento de babilonaj propagandistoj kun la intenco montri Marduk kiel supera al la sumeraj dia?oj.[7]

En Greka mitologio, Ze?so metas sian filon naski?inta de mortonta virino, nome la infanon Heraklon, sur la bruston de Hera dum ?i dormas tiel ke la bebo trinkos ?ian dian lakton kaj i?is nemortonta. Hera veki?as dum mamnutrado kaj tiam konstatas, ke ?i estas mamnutranta nekonatan bebon: ?i forpu?as la bebon, iom da el ?ia lakto elver?i?as, kaj ?i produktas la lumgrupon konatan kiel la Lakta Vojo. En alia greka rakonto, la forlasita Heraklo estas donita de Atena al Hera por mamnutrado, sed la forto de Heraklo igas Hera ?iri lin for de sia brusto pro doloro.[8][9][10]
Llys D?n (la?vorte "La Tribunalo de D?n") estas la tradicia kimra nomo por la konstelacio Kasiopeo. Almena? anka? tri el la filoj de D?n havas astronomiajn asociojn: Caer Gwydion ("La fortika?o de Gwydion") estas la tradicia kimra nomo por la Lakta Vojo,[11][12] kaj Caer Arianrhod ("La Fortika?o de Arianrhod") estas la konstelacio Norda Krono.[13][14]
En okcidenta kulturo, la nomo "Lakta Vojo" estas derivita de ties aspekto kiel malklara nesolvita "lakteca" brila grupo arki?anta la?longe de la nokta ?ielo. La esprimo estas traduko de la klasiklatina esprimo via lactea, siavice derivita de la helenisma greka γαλαξ?α?, mallongigo de γαλαξ?α? κ?κλο? (galaksías kiklos), kun la signifo "lakta cirklo". La malnovgreka γαλαξ?α? (galaksioj) - de radiko γαλακτ-, γ?λα ("lakto") + -?α? (formante adjektivojn) - estas anka? la radiko de "galaksio", la nomo por ?iuj tiaj kolektoj de steloj.[15][16][17]
La Lakta Vojo, a? "lakta cirklo", estis nur unu el 11 "cirkloj" kiujn la grekoj identigis en la ?ielo, el kiuj aliaj estas la zodiako, la meridiano, la horizonto, la ekvatoro, la tropikoj de Kankro kaj Kaprikorno, la Arkta Cirklo kaj la Antarkta Cirklo, kaj du koluraj cirkloj pasantaj tra amba? polusoj.[18]
Popolaj nomoj
[redakti | redakti fonton]- "Birda Vojo" estas uzita en kelkaj Uralaj kaj Tjurkaj lingvoj krom en Baltaj lingvoj. Nordaj popoloj observis, ke migrobirdoj sekvas la vojon de la galaksio[19] dum migrado al la Norda Hemisfero. La nomo "Birda Vojo" (en finna, estona, latva, litova, ba?kira kaj kaza?a) havas kelkajn varia?ojn en aliaj lingvoj, ekz. "Vojo de la griza (natura) ansero" en ?uva?a, mari kaj tatara kaj "Gruvojo" en erzja kaj mok?a.
- "Hejmrivero": la Kaurna popolo de la Adelaidaj Ebena?oj de Suda A?stralio nomis la Laktan Vojon wodliparri en la Kaurna lingvo, kun la signifo "hejmrivero".[20]
- Emuo en la ?ielo: la Gomeroja popolo inter Novsudkimrio kaj Kvinslando nomis la Laktan Vojon Dhinawan, nome "giganta emuo en la ?ielo" kiu etendi?as la?longe de la nokta ?ielo.[21]
- Lakta Vojo: Multaj e?ropaj lingvoj prunteprenis, ?u rekte ?u nerekte, la greklingvan nomon de la Lakta Vojo, kiel ?e la angla kaj la latina, kaj de tie al pluraj latinidaj lingvoj.
- Vojo al Santiago: la Lakta Vojo estis tradicie uzita kiel gvidilo fare de pilgrimantoj veturantaj al la pilgrimejo de Compostela, kaj de tie la uzado de la esprimo "Vojo al Santiago" kiel nomo por la Lakta Vojo, ekzemple en hispana lingvo "Camino de Santiago" (Jakoba Vojo) kaj pli karesnome "Caminito de Santiago".[22] Kurioze, La Voje Ladee "Lakta Vojo" estis uzita anka? por referenci al la pilgrima vojo.[23]
- Rivero Gango de la ?ielo: tiu nomo en Sanskrito (???????? ākā?aga?gā) estas uzita en multaj barataj lingvoj kiuj sekvas hinduisman kredon.
- Ar?enta Rivero: tiu ?ina nomo "Ar?enta Rivero" (銀河) estas uzata tra Orienta Azio, kiel en Koreujo kaj Vjetnamujo. En Japanujo kaj Koreujo, "Ar?enta Rivero" (japane 銀河; en korea ?? [eunha]) signifas galaksiojn ?enerale.
- Rivero de la ?ielo: la japana nomo por la Lakta Vojo estas "Rivero de la ?ielo" (天の川, Amanokava), same kiel alternativa nomo en ?ina (?ine).
- Pajla Vojo: En Okcidenta Azio, Centra Azio kaj partoj de Balkanujo la nomo por la Lakta Vojo rilatas al la vorto por pajlo. Nuntempe, persianoj, pakistananoj, kaj turkoj uzas ?in krom araboj. Oni sugestis, ke la termino estis disvastigita fare de mezepokaj araboj kiuj siavice prunteprenis ?in el armenoj.[24]
- Walsingham Vojo: En Anglio la Lakta Vojo estis nomita Walsingham Vojo reference al la sanktejo de Walsingham, en Norfolk, Anglio. Oni subkomprenis, ke ?i estus ?u gvidilo por la pilgrimantoj kiuj are venis tien, a? reprezento de la pilgrimantoj mem.[25]
- Vintra Strato: Skandinaviaj popoloj, kiel svedoj, nomis la galaksion Vintra Strato (Vintergatan) ?ar la galaksio estas plej klare videbla dum la vintro en la norda hemisfero, speciale je altaj latitudoj kie la brila lumo de la Suno e? malfrue nokte povas malheligi ?in dum la somero.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La Lakta Vojo estas videbla kiel nebuleca bando de blanka lumo, ?irka? 30° lar?a, arki?ante la?longe de la nokta ?ielo.[26] Kvankam ?iuj unuopaj nudokule videblaj steloj en la tuta ?ielo estas parto de la Lakta Vojo, la termino "Lakta Vojo" estas limigita al tiu ?i lumzono.[27][28] La lumo originas de la amasi?o de nesolvitaj steloj kaj alia materialo situanta en la direkto de la galaksia ebena?o. Pli brilaj regionoj ?irka? la grupo aperas kiel mildaj vidaj makuloj konataj kiel stelnuboj. La plej rimarkinda el tiuj estas la Granda Sagitaria Stelnubo, parto de la centra ?vela?o de la galaksio.[29] Malhelaj regionoj ene de la grupo, kiel ekzemple la Granda Rifto (Cignofendo) kaj la Karbosako, estas areoj kie interstela polvo blokas lumon de malproksimaj steloj. Homoj de la suda hemisfero, inkluzive de la inkaoj kaj a?straliaj aborigenoj, identigis tiujn regionojn kiel malhelaj nubaj konstelacioj.[30] La areo de ?ielo kiun la Lakta Vojo malheligas estas nomita la Zono de Evitado.[31]
La Lakta Vojo havas relative malaltan surfacan brilecon. ?ia videbleco povas esti tre reduktita pro fona lumo, kiel lumpoluo a? lunlumo. La ?ielo devas esti pli malhela ol proksimume 20.2 magnitudo je kvadrata arkosekundo por ke la Lakta Vojo estu videbla.[32] ?i devus esti videbla se la limiga grando estas proksimume +5.1 a? pli bona kaj montras multe da detaloj ?e +6.1.[33] Tio malfaciligas la vidadon de la Lakta Vojo de hele lumigitaj urbaj a? anta?urbaj areoj, sed tre elstara se rigardite de kamparaj areoj kiam la Luno estas sub la horizonto. Mapoj de artefarita nokta?iela brileco montras ke pli ol unu triono de la lo?antaro de la Tero ne povas vidi la Laktan Vojon de siaj hejmoj pro lumpoluo.[34]
Kiel rigardite de la Tero, la videbla regiono de la galaksia ebeno de la Lakta Vojo okupas areon de la ?ielo kiu inkludas 30 konstelaciojn.[35] La Galaksia Centro situas en la direkto de Sagitario, kie la Lakta Vojo estas plej hela. De Sagitario, la nebuleca bando de blanka lumo ?ajnas pasi al la galaksia kontra?centro en Ko?ero. La grupo tiam da?rigas la ceteron de la vojo ?irka? la ?ielo, reen al Sagitario, dividante la ?ielon en du proksimume egalajn hemisferojn.[36]
La galaksia ebeno estas klinita je ?irka? 60° al la ekliptiko (la ebeno de la orbito de la Tero). Rilate al la ?iela ekvatoro, ?i pasas same for norden kiel la konstelacio Kasiopeo kaj same for suden kiel la konstelacio Suda Kruco, indikante la altan inklinon de la ekvatora ebeno de la Tero kaj la ebeno de la ekliptiko, relative al la galaksia ebeno. La norda galaksia poluso situas ?e rektascensio 12h 49m, deklinacio +27.4° (B1950) proksime de β Comae Berenices, kaj la suda galaksia poluso estas proksime de α Sculptoris. Pro tiu alta inklino, depende de la tempo de nokto kaj jaro, la arko de Lakta Vojo povas aperi relative malalta a? relative alta sur la ?ielo. Por observantoj de latitudoj proksimume 65° norde ?is 65° sudo, la Lakta Vojo pasas rekte supre dufoje tage.
La loka grupo de nia galaksio
[redakti | redakti fonton]La Lakta Vojo apartenas al "loka grupo" de galaksioj, kies precipa ano estas la Andromeda galaksio. ?irka? la Lakta Vojo estas kelkaj "nanaj" galaksioj, ekzemple la "Magelanaj Nuboj", sudhemisfere videblaj per sen-ila okulo. Inter ili kaj la Lakta Vojo estas strio ("ponto") da hidrogenaj atomoj, nomata "magelana fluo".
La hierarkia kolapso de la protogalaksio
[redakti | redakti fonton]
La plej klara divido de la steloj en la Galaksio estis farita en la mezo de la 20-a jarcento, kiam W. Baade malkovris, ke la steloj aparti?is je du tre distingeblaj klasoj, kiujn li nomis "populacio I" (1) kaj "populacio II" (2). La unuaj prezentas malgrandajn a?ojn, estas relative metalri?aj, kaj havas orbitojn ?irka?galaksicentrajn, kiuj ne malproksimi?as multe el la galaksia ebeno. Tamen, la steloj de populacio II posedas tre discentrajn orbitojn, grandajn a?ojn kaj metalmankan konsiston. Verdire, ilia kemia konsisto indikas sendube ilian maljunecon, formi?on dum epoko, kiam la kosmokemio ne multe malsimilis al tiu de la Praeksplodo (anka? nomata angle Big Bang).
La steloj de populacio I konsistigas tion, kion oni nomas galaksia disko. Aliflanke, la steloj de populacio II konsistigas la strukturon nomatan galaksia haloo. La a?odiferenco inter la steloj de tiuj du strukturoj galaksiaj indikas la hierarkian rangon, kiun ?iu el ili posedis dum la galaksiformi?o.
La haloo estas la pli maljuna el la galaksiaj komponantoj. ?i havas sferecan formon ?irka? la galaksia centro. Formi?intaj kiam la universo konsistis precipe el gigantaj gasamasoj konataj kiel protogalaksioj, la haloaj steloj alprenis tre malordajn orbitojn, spegulantajn la kaosajn movi?ojn de malgrandaj gasaglomera?oj, kiuj kolapsadis, liberfale, direkte al la galaksia centro.
La gaso kolapsanta, kiu postrestis tiun stelformi?on, mallevi?is ?is la galaksia ebeno, kie ?i formis la diskon. Tiel la steloj de la disko estas pli junaj ol tiuj de la haloo. Plie, pro la morto de la unuaj haloaj stelgeneracioj, la kemia konsisto de la gaso el la disko estas pli metalhava ol tiu de la gaso, el kiu formi?is la haloaj steloj. Nuntempe restas en la haloo nur malgrandmasaj steloj, kies vivoda?ro estas sufi?e longa tial, ke la unuaj steloj tiaj jam formi?intaj ankora? vivas.
Kromaj komplika?oj
[redakti | redakti fonton]
La nunaj scioj pri galaksistrukturo montras, ke la dividado de la Galaksio la? disko kaj haloo estas treege simpla. Tiuj strukturoj mem ?ajnas esti konsistantaj el substrukturoj, kiuj ne facile partoprenas je la hierarkia historio jam de ni vidita.
Ni diskutu unue la diskon. La? la plej akceptata klasifiksistemo nuntempa, la diskon oni dividas la? dika disko kaj maldika disko. La diferencoj inter tiuj du strukturoj estas konsiderindaj.
Dikdiskaj steloj similas kelkaspekte al haloaj steloj: ilia kemia konsisto estas metalmanka, iliaj a?oj estas grandaj, la steloj ?in formantaj estas precipe malgrandmasaj, sed iliaj orbitoj estas ne tre discentraj kiel tiuj de haloaj steloj. ?enerale, la stelformi?o okazas nuntempe nur en la maldika disko, ?ar la plej favoraj fizikaj kondi?oj al tiu procezo troveblas nur en tiu strukturo. Tamen, la ekzisto de junaj steloj, kun spektrotipo A kaj F, en altoj de kelkaj centoj da parsekoj, super la galaksia ebeno, indikas tion, ke hazarda stelformi?o povas okazi anka? en la dika disko.
La maldika disko estas la plej kolapsinta strukturo de la Galaksio. ?ia dikeco estas nur 300 parsekoj, supre kaj sube de la galaksia ebeno. Konsistigas ?in precipe junaj steloj kaj gaso, kaj en la formo de varma ne?trala hidrogenaj nuboj, kaj en la formo de molekulaj nuboj. La Suno mem kaj ties najbaraj steloj plejmulte membras tiun galaksian strukturon.
Ne estas de ?iuj akceptata teorio por la formi?o de la dika disko, rilate al la maldika disko. La fakto, ke tieaj steloj estas pli maljunaj ol tiuj de la maldika disko, igis plurajn astronomojn pensi, ke la dika disko formi?is tuj post la haloo, anta? la kompleta kolapso de la falanta gaso. Tamen, aliaj kredas je tio, ke la dika disko estas formita nure pro la pligrandi?o de superebena alto de maldikdiskaj stelorbitoj, fenomeno, kiu akompanas ilian maljuni?on. Estontaj ser?oj certe bezonatas por pli bone distingi tiujn du hipotezojn.
La haloo, siavice, estas dividata la? interna haloo kaj ekstera haloo. La interna haloo estas konsiderata pli maljuna ol la ekstera. ?i estis formata dum la liberfala kolapso de la protogalaksio, ?uste kiel en la pli simpla skemo pritraktita anta?e. La granda diferenco en tiu hierarkia sistemo estas tio, ke la ekstera haloo, la pli malproksima strukturo de la galaksia centro estas relative juna. Oni kredas ke ?in formis la miksado (a? gravita ruini?o) de pluraj galaksietoj similaj al la Magelanaj Nuboj, kiujn kaptis nia galaksio.
Direkte al galaksia centro
[redakti | redakti fonton]
La plej lumaj steloj estas distribuataj la? la disko kaj la? sfereca strukturo ?irka? la galaksia centro. Tiu strukturo sferoida estas nomata ventrego. ?ia radiuso estas ne pli ol 3 kiloparsekoj, kaj ?i estas unu el la pli fascinaj regionoj de nia Galaksio.
La alloga mistero, kiun la ventrego prezentas, estas la ecoj de iliaj kunformantaj steloj. Tie oni trovas ?iaspecajn stelojn, de la pli metalmankaj (kiel la haloaj) ?is steloj multe pli metalri?aj ol la pli junaj steloj de la maldika disko.
Pluraj teorioj estis elpensataj por tiu strukturo, sed neniu ?is nun elstaras super la aliaj. Inter la hipotezoj estas tiuj, ke la ventrego formi?is kune kun la haloo, sed da?ris formante stelojn. Fakte, la gaso neniam estis forkonsumita, kiel okazis en la haloo, kaj pro tio la steloj povis formi?i dum periodo tre longa. Tiu eksplikus anka? la grandajn metalenhavojn de kelkaj ventregaj steloj: pro da?ra stelformi?o, la materio el la ventrego estis pli kaj pli ri?igitaj je kemiaj elementoj produktitaj en supernovaoj kaj mortintaj gigantaj steloj.
Strukturoj videblaj elsupre
[redakti | redakti fonton]
Strukturoj internaj al la disko estas pli bone videblaj elsupre, se tio estus ebla al ni. Ni povas imagi, kiaj ili estas, per komparo inter nia galaksio kaj aliaj. La ?efaj strukturoj estas la spiralbrakoj kaj la interbraka regiono.
La spiralbrakoj (a? simple brakoj) estas spiralformaj arkoj, kiuj formi?as el la galaksia kerno kaj etendi?as sur la disko. ?in markas precipe lumegaj, grandmasaj steloj. Verdire, la brakoj indikas, kie estas la plej grandaj stelnaskejoj el iu galaksio. ?ajne ili formi?as pro perturbo de la gravita kampo. La perturbo voja?as tra la disko kaj koliziigas la materion siavoje, kreante kondi?ojn favorajn al stelformi?o.
Tio ne signifas, ke steloj ne formi?as en la interbraka regiono. Fakte, steloj formi?as tra la tuta disko. Tamen la plej favoraj kondi?oj ja estas trovataj en la spiralbrakoj. Nia Suno, nuntempe, situas proksime de spiralbrako, sed en la interbraka regiono.
La disko anka? enhavas strukturetojn. Ene de ?i, gasa strukturo konata kiel gasringo ekzistas ?irka? 4 kpc elde la galaksia centro. ?i estas regiono, kie la kvanto de gaso estas maksimuma en nia galaksio. Eble tie anka? okazas la maksimuma stelformi?o nuntempa.
Alia stranga kaj menciinda afero estas tio, ke la disko ne estas ebena. ?i tordi?as en siaj limoj. La tordi?o estas okazigita, eble, pro interagoj inter la galaksio kaj ?iaj galaksioj-satelitoj, la Magelanaj Nuboj.
La plej nekonata komponanto
[redakti | redakti fonton]Studoj pri steldenso je la direkto de la galaksia centro montras, ke pluraj steloj eble distribuas sin la? stango. Pluraj galaksioj anka? prezentas tian stangon. La origino de tiu strukturo estas ankora? necerta, sed ?ajnas, ke la stango estas perioda. ?i formi?us kaj malformi?us je respondo al gravitaj perturboj far la haloo, la? periodo de kelkaj miliardoj da jaroj. ?ia plej grava rolo en la galaksia kunteksto estas man?igi la ventregon per gaso prenita elde la disko.
Ilustro de grandecoj
[redakti | redakti fonton]Oni ricevas imagon de la grandeco de nia galaksio, se oni malpligrandigas per skalo 1:1017. Tiamaniere 10 lumjaroj estas montrataj kiel ?irka? 1 metro. La tuta galaksio havus diametron de 10 km kaj altecon de ?irka? 1 km. ?iu kuba metro entenus ?irka? 3 stelojn. (oni povus imagi la stelojn kiel ne?erojn en ne?blovo.) Nia suno havus grandecon de 10 nm, do estus pli malgranda ol viruso. La orbito de Plutono havus diametron de 0,1 mm. Do ?i estus sur limo de vida perceptebleco.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Milky Way Galaxy (angle). Encyclopedia Britannica. Encyclopedia Britannica, Inc. Alirita 2025-08-14 .
- ↑ ЗАСОВ, А. В.; ПОСТНОВ, К. А. (2006) Общая Астрофизика (ruse). Frjazino: Век 2, p. 290. ISBN 5-85099-169-7.
- ↑ [1]
- ↑ Brown, William P.. (2010) The Seven Pillars of Creation: The Bible, Science, and the Ecology of Wonder. Oxford, England: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-973079-7.
- ↑ MacBeath, Alastair. (1999) Tiamat's Brood: An Investigation Into the Dragons of Ancient Mesopotamia. Dragon's Head. ISBN 978-0-9524387-5-5.
- ↑ James, E. O.. (1963) The Worship of the Sky-God: A Comparative Study in Semitic and Indo-European Religion, Jordan Lectures in Comparative Religion. London, England: University of London Press, p. 24, 27f.
- ↑ 7,0 7,1 (1964) “E. O. James: The worship of the Skygod: A comparative study in Semitic and Indo-European religion. (School of Oriental and African Studies, University of London. Jordan Lectures in Comparative Religion, vi.) viii, 175 pp. London: University of London, the Athlone Press, 1963. 25s.”, Bulletin of the School of Oriental and African Studies 27 (1), p. 157–158. doi:10.1017/S0041977X00100345.
- ↑ Myths about the Milky Way. Arkivita el la originalo je 1a de Julio, 2022. Alirita 2025-08-14 .
- ↑ Leeming, David Adams. (1998) Mythology: The Voyage of the Hero. Oxford, England: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-511957-2.
- ↑ Pache, Corinne Ondine. (2010) “Hercules”, Ancient Greece and Rome 1: Academy-Bible. Oxford, England: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-538839-8.
- ↑ . John Cowper Powys: Owen Glendower (Julio 2007). Arkivita el la originalo je 14a de Majo, 2016. Alirita 11a de Oktobro, 2019 .
- ↑ (2018) “Dreaming the Night Field: A Scenario for Storytelling Performance”, Storytelling, Self, Society 14 (1), p. 83–94. doi:10.13110/storselfsoci.14.1.0083.
- ↑ Eryri – Snowdonia. Arkivita el la originalo je 6a de Julio, 2022. Alirita 5a de Majo, 2022 .
- ↑ Harris, Mike. (2011) Awen: The Quest of the Celtic Mysteries (angle). Skylight Press. ISBN 978-1-908011-36-7. “The stars of the Corona Borealis, the Caer Arianrhod, as it is called in Welsh, whose shape is remembered in certain Bronze Age circles”.
- ↑ Harper, Douglas. "galaxy". Online Etymology Dictionary. Arkivita el la originalo la 27an de Majo, 2012. Alirita la 20an de Majo, 2012.
- ↑ Jankowski, Connie (2010). Pioneers of Light and Sound. Compass Point Books. p. 6. ISBN 978-0-7565-4306-8. Arkivita el la originalo la 20an de Novembro, 2016.
- ↑ Simpson, John; Weiner, Edmund, eld. (30a de Marto, 1989). The Oxford English Dictionary (2a eld.). Oxford University Press. ISBN 978-0-19-861186-8. ?e "Milky Way" kaj "galaxy".
- ↑ Eratosthenes (1997). Condos, Theony (eld.). Star Myths of the Greeks and Romans: A Sourcebook Containing the Constellations of Pseudo-Eratosthenes and the Poetic Astronomy of Hyginus. Red Wheel/Weiser. ISBN 978-1-890482-93-0. Arkivita el la originalo la 20an de Novembro, 2016.
- ↑ ^ Sauer, EGF (Julio 1971). "Celestial Rotation and Stellar Orientation in Migratory Warblers". Science 30: 459–461.
- ↑ Reconciliation. Arkivita el la originalo je 12a de Julio 2019. Alirita 26a de Februaro 2020 .
- ↑ . Moonhack – Coding the Story of the Emu in the Sky (2025-08-14). Alirita 2025-08-14 .
- ↑ Macleod, Fiona. (1911) Where the forest murmurs. New York: Duffield & Company.
- ↑ The Pilgrim's Way: El Camino de Santiago. Arkivita el la originalo je 17a de Decembro 2006. Alirita 2025-08-14 .
- ↑ (2025-08-14) “The Armenian name of the Milky Way”, ArAS News 6. Alirita 2025-08-14.. Arkivigite je 2025-08-14 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ . A Pilgrimage to Walsingham, 'England's Nazareth'. National Catholic Register. EWTN (16a de Septembro 2011). Alirita 2025-08-14 .
- ↑ Pasachoff, Jay M. (1994). Astronomy: From the Earth to the Universe. Harcourt School. p. 500. ISBN 978-0-03-001667-7.
- ↑ Rey, H. A.. (1976) The Stars. Houghton Mifflin Harcourt. ISBN 978-0-395-24830-0.
- ↑ Pasachoff, Jay M.. (2013) The Cosmos: Astronomy in the New Millennium. Cambridge University Press. ISBN 978-1-107-68756-1.
- ↑ (Julio 2013) “Observing the Milky Way, part I: Sagittarius & Scorpius”, Sky & Telescope (en) 126 (1), p. 24. Bibkodo:2013S&T...126a..24C.
- ↑ Urton, Gary. (1981) At the Crossroads of the Earth and the Sky: An Andean Cosmology, Latin American Monographs 55. Austin: Univ. of Texas Pr., p. 102–4, 109–11. ISBN 0-292-70349-X.
- ↑ . A Giant 'Wall' of Galaxies Has Been Found Stretching Across The Universe (en-gb) (14a de Julio, 2020). Arkivita el la originalo je 5a de Februaro, 2021. Alirita 5a de Majo 2022 .
- ↑ (2014) “Human contrast threshold and astronomical visibility”, Monthly Notices of the Royal Astronomical Society 442 (3), p. 2600–2619. doi:10.1093/mnras/stu992. Bibkodo:2014MNRAS.442.2600C. 119210885.
- ↑ Steinicke, Wolfgang; Jakiel, Richard (2007). Galaxies and how to observe them. Astronomers' observing guides. Springer. p. 94. ISBN 978-1-85233-752-0.
- ↑ (June 1, 2016) “The new world atlas of artificial night sky brightness”, Science Advances (en) 2 (6), p. e1600377. doi:10.1126/sciadv.1600377. Bibkodo:2016SciA....2E0377F.
- ↑ La hela centro de la galaksio situas en la konstelacio Sagitario. De Sagitario, la nebuleca bando de blanka lumo ?ajnas pasi okcidenten tra la konstelacioj Skorpio, Altaro, Ortilo, Suda Triangulo, Cirkelo, Centa?ro, Mu?o, Suda Kruco, Kareno, Velo, Pobo, Granda Hundo, Unukornulo, Oriono, ?emeloj kaj Ta?ro, ?is la galaksia anticentro en Ko?ero. De tie, ?i pasas tra Perseo, Andromedo, Kasiopeo, Cefeo kaj Lacerto, Cigno, Vulpo, Sago, Aglo, Serpentisto, ?ildo, kaj reen al Sagitario.
- ↑ . Which Constellations Can Be Seen Along The Milky Way? (en-US) (2025-08-14). Alirita 2025-08-14 .
Vidu anka?
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Prelego de Hans Michael Maitzen kaj Amri Wandel en la Internacia Kongresa Universitato 2005, Vilno, Litovio
- 3-dimensia modelo de la Lakta Vojo angle
- Baza modelo de la Lakta Vojo angle
- Retejo de SEDS Messier angle
- Kiom a?a estas la Lakta Vojo? Arkivigite je 2025-08-14 per la retarkivo Wayback Machine Gazetara komuniko de ESO angle