什么叫开门见床头| 粉色配什么颜色| 结婚55周年是什么婚| 十月十日什么星座| 世界第一长河是什么河| 洪七公什么生肖| 手足口疫苗叫什么名字| 也许是什么意思| 婴儿第一次发烧叫什么| 病毒是什么| 喝什么茶对肾好| 造纸术是什么时候发明的| 眼角痒用什么药| 梦见买黄金是什么兆头| 膝盖跪着疼是什么原因| 什么是中位数| 麻腮风是什么| 早上4点是什么时辰| 适得其反是什么意思| 强身之道的强是什么意思| 青蛙怕什么| 夜里12点是什么时辰| maga是什么意思| 着凉拉肚子吃什么药| 佩奇是什么意思| 肠道紊乱有什么症状| 牙龈充血是什么原因| 小暑大暑是什么意思| 鳌虾吃什么| 碳水是什么意思| PSV是什么意思| 美国人的祖先是什么人| 超声科是什么科室| 吃什么能补钙| 霉菌性中耳炎用什么药| 捂脸表情什么意思| 凯旋归来是什么意思| 英国用什么货币| 木字旁羽字是什么字| 为什么贫血| 小布丁是什么意思| 宫颈出血是什么症状| 三五成群是什么意思| 膀胱壁增厚是什么原因| k14是什么金| 百香果有什么好处| 什么是褪黑素| 作数是什么意思| 蒲公英泡水喝有什么副作用| 我在你心里是什么颜色| 博士和博士后有什么区别| 口苦是什么病| 卡介苗什么时候接种| 广东有什么市| 官杀旺是什么意思| 屏保是什么| 貘是什么动物| 耳朵痒用什么药最有效| 正视是什么意思| 时柱比肩是什么意思| 石乐读什么| 惧内什么意思| 冷暖自知上一句是什么| 极差是什么| 眼力见是什么意思| 豫州是现在的什么地方| 6月3号是什么星座| 女娲用什么补天| 小炒肉用什么肉| 吃什么可以解酒最快简单| 白细胞低吃什么| 监督是什么意思| 什么是重心| 耳朵痒是什么原因引起的| 孕妇口腔溃疡能用什么药| 什么床品牌最好| 春砂仁与什么煲汤最佳| cab是什么意思| 糖类抗原高是什么意思| 湿气重喝什么茶| 新生儿c反应蛋白高说明什么| 处女膜破了什么症状| 胸口疼痛吃什么药| 总是感觉口渴是什么原因| 味精吃多了有什么危害| 煜什么意思| 唾液酸偏低意味什么| dtc是什么意思| 气管憩室什么意思| 什么的垂下| 深海鱼油的作用是什么| 血红蛋白偏低是什么意思| 扁平疣是什么样子图片| 蛋白质阳性什么意思| 拜谒是什么意思| 毕业证有什么用| 栖字五行属什么| 细胞核由什么组成| 什么油炒菜好吃| 八方来财是什么生肖| 什么是呼吸性碱中毒| 鸡全蛋粉是什么东西| 指甲分层是什么原因| 木瓜什么味道| 挑食是什么意思| 国防部部长是什么级别| 对偶句是什么意思| 李克勤属什么生肖| 蓝莓什么时候成熟| 还是什么意思| 肾亏吃什么药最好| 肾不好会出现什么症状| 子宫内膜息肉吃什么药| 兰花什么时候开| 10月5号是什么星座| 2008年属什么| mophie是什么牌子| 舌头溃疡用什么药| 吃什么可以增加抵抗力和免疫力| 人流需要准备什么| 大姨妈来了不能吃什么水果| 胃复安又叫什么名字| 桉是什么意思| 什么宠物好养又干净| 左胸下方是什么部位| 半夜口干舌燥是什么原因| 梦到捡菌子是什么意思| 10点多是什么时辰| mcn是什么意思| 巴洛特利为什么叫巴神| 开大是什么意思| 直肠息肉有什么症状| 兔子拉稀是什么原因| 海底椰是什么| 白带褐色什么原因| 宫腔内偏强回声是什么意思| 猫为什么吃老鼠| 是谁送你来到我身边是什么歌| 解酒喝什么| 幻视是什么意思| 手术后可以吃什么水果| 暗语是什么意思| 鼠疫是由什么引起的| 是什么| 什么叫野鸡大学| 三伏天吃什么| 十岁小孩尿床是什么原因| 把脉能看出什么| 禅师是什么意思| 怀孕是什么感觉| 鼻炎流鼻血是什么原因| 今非昔比是什么意思| 小叶增生是什么症状| 戍怎么读音是什么| 鲫鱼吃什么| 清五行属什么| 聋哑人为什么不会说话| 筛是什么意思| 梦见好多羊是什么意思| 一如既往什么意思| 虫草花有什么功效和作用| 六月十二日是什么日子| 勇者胜的上半句是什么| 福五行属什么| 肠道菌群失调有什么症状| 士官是什么| 珍珠翡翠白玉汤是什么| 噗噗噗是什么意思| 早泄吃什么药最好| 法西斯是什么意思啊| 参乌健脑胶囊适合什么人吃| 为道日损什么意思| 龟头发红是什么原因| 中医的望闻问切是什么意思| 为什么晒太阳能补钙| 醋酸面料是什么| 结婚纪念日送什么花| 白蛋白偏低是什么原因| 做梦和别人吵架意味着什么| 表白送什么礼物好| 湿疹吃什么食物好| 胃酸过多有什么症状| 养病是什么意思| 喝蒲公英根有什么好处| 逝者如斯夫是什么意思| 心电图电轴右偏是什么意思| 黑蛇是什么蛇| 夏季吃什么水果| 白切鸡用什么鸡做好吃| 一般什么时候排卵| 忧郁的意思是什么| 治骨质疏松打什么针| 小暑吃什么| 物欲横流是什么意思| s999是什么意思| 冷面是什么面| 百香果是什么季节的| 麸子是什么东西| 高校新生是什么意思| 脖子下面是什么部位| 乳酸杆菌阳性什么意思| 牙齿痛吃什么| 晚上梦见蛇是什么预兆| 腰痛宁胶囊为什么要用黄酒送服| 梦见出国了是什么意思| s标志的运动鞋是什么牌子| 彩宝是什么| b2b是什么| 列文虎克发明了什么| 脉弦是什么意思| 19年是什么年| 前庭大腺囊肿是什么原因引起的| 古今内衣是什么档次| 汗臭和狐臭有什么区别怎么辨别| 小肚子疼吃什么药| 低血糖有什么危险| 蜜蜂为什么会蜇人| 肾病到什么程度腿会肿| 甲钴胺片主治什么病| 芮字五行属什么| 用什么泡脚可以去湿气| 拾荒者是什么意思| 公积金基数是什么意思| 多发息肉是什么意思| 精液为什么是苦的| 为什么来月经会头疼| 呼吸不过来要喘大气是什么情况| 汗青是什么意思| 血管瘤是什么原因引起的| 氟哌酸是什么药| 植物神经功能紊乱吃什么药最好| 一什么枣| 摩拳擦掌是什么意思| 基尼是什么货币| 唐僧肉是什么意思| 养神经吃什么食物最好| 血色素是什么| 四大菩萨分别保佑什么| 肝弥漫性病变是什么意思| 益母草长什么样子图片| 女人做梦梦到蛇是什么意思| 头发里长痣代表什么| 2011年是什么生肖| 玫瑰疹是什么病| 阳光照耀是什么意思| 抑制是什么意思| 非文念什么| 肚子上长毛是什么原因| 水杨酸是什么| 戏谑是什么意思| 人参有什么作用| 孕妇适合吃什么食物| 吃桑葚有什么好处| 胃食管反流咳嗽吃什么药| pro是什么意思| 毒龙钻什么意思| 生性凉薄什么意思| 高油酸是什么意思| 女生隐私长什么样| 做肠镜需要准备什么| 早茶是什么意思| 吃什么抑制食欲| 跖疣是什么原因引起的| 助力油是什么油| 百度Saltu al enhavo

婚煞是什么意思

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Malvarma Milito
Fotomonta?o
malvarma milito ? senfina milito ? peranta milito ? historia epoko
Da?ro: la 12an de marto 1947 ?is la 26an de decembro 1991, 44 jaroj
Loko: Tutmonde
Rezulto: Dissolvo de Sovetunio, venko de Kapitalismo kaj Demokratio
v ? d ? r


Mapo de la mondo en 1959 montras disdividon de landoj inter la du konfliktantaj landaroj. La ru?aj landoj estas komunismaj kaj la bluaj por-usonaj. La verdaj apartenas al la tria mondo.
Mapo de la mondo en 1980 montras disdividon de landoj inter la du konfliktantaj landaroj. La ru?aj punktoj estas komunismaj geriloj kaj la bluaj punktoj porusonaj geriloj. Oni avertu la etendon de la konfliktaro al Afriko.

La malvarma milito, a? frida milito, estas nocio por la potencokontra?staro inter la aliancanoj de Usono kaj Sovetio, kiu disvolvi?is post la Dua Mondmilito ?is la komenco de la 1990-aj jaroj kaj kondukis al la formi?o de dupolusa mondo el politika, ekonomia kaj militista vidpunktoj. Dum la epoko de Malvarma milito ?iu flanko uzis kontra? la alia politikajn, ideajn, kulturajn, militajn, ekonomiajn kaj psikajn rimedojn.

La origino estis la konferenco en Moskvo la 9-an de oktobro 1944, kie Stalin kaj Churchill dividis Orientan kaj Sudan E?ropon je zonoj de siaj interesoj. La vera Malvarma milito komenci?is post la morto de Roosevelt (1945), kiu tre fidis je Stalin. Dum la epoko de Malvarma milito la internacian situacion karakterizis konkurenca armado, reciprokaj malfidoj kaj nigra-blanka propagando.

Ka?zo de la nomigo

[redakti | redakti fonton]

Oni nomis tiun konflikton malvarma milito, ?ar ne okazis vera milito rekte inter NATO kaj Varsovia Kontrakto, sed la landoj ka?is sin malanta? la dorsoj de aliaj landoj. Tiel la veraj militoj okazis en la t.n. “Tria Mondo[1], ekz-e Vjetnamio, Afganio, Kubo k.a. La du grandpotencoj apogis personojn, movadojn pla?ajn al si, tiel ka?zante internan militon en multaj landoj de Afriko (ekz-e Angolo).

Dum la Malvarma milito kelkfoje okazis tia granda stre?o, ke atommilito preska? komenci?is. Du tiaj ekzemploj estas la Kariba krizo (1962) kaj la kazo de Stanislav Petrov (1983).

Tiu koncepto ege influis la kulturan vivon ekzemple en ?urnalismo, kino, literaturo ktp. La holivuda kinindustrio ege profitis de tiu etoso ekzemple por filmoj pri spionoj a? e? la? la serio de la fama James Bond. En tia kinarto la flanko de sovetoj estis ?iam maliculoj.

Origina deveno de la nomigo

[redakti | redakti fonton]

En specifa senco por marki la geopolitikan stre?on inter Sovetunio kaj Usono, la termino Malvarma milito estis atribuita al usona financisto kaj prezidenta konsilisto Bernard Baruch[2]. La 16-an de aprilo de 1947, Baruch diris dum diskurso “Ni ne trompu nin: ni estas mergitaj en Malvarma milito”[3]. La termino estis anka? popularigita de la kolumnisto Walter Lippmann pro la eldono en 1947 de libro titolita “Malvarma milito”[4].

Giampaolo Calchi-Novati difinis la Malvarman Militon tiel:

Cita?o
? Malvarma milito estas la stato de stre?o inter potencoj a? blokoj kiam ?iu el la partoj adoptis politikon tendencan al refortigo malfavore al la kontra?anto, sen okazigi agadojn de varma milito. 

Tiu difino enhavas du de la plej gravaj karakteroj kiaj la jenaj:

  • Blokoj kontra?staraj.
  • Stre?a situacio.

Kio diferencas la Malvarman militon disde ?iu ajn milita a? diplomatia konflikto estas la fakto ke la du superpotencoj kontra?staraj (Usono kaj Sovetunio) neniam luktis rekte per siaj propraj armeoj unu kontra? la alia, sed profitis (e? provokis) mondregionajn konfliktojn inter siaj aliancanoj a? triaflankaj landoj ?is tiam ne aliancaj. Anka? partoprenis en tiuj konfliktoj apogante unu el la flankoj per sendado de milita, ekonomia, politika helpo, depende de la lando kaj de la strategia a? politika situacio de la mondregiono.

Anta?a?oj

[redakti | redakti fonton]
Usonaj trupoj en Vladivostok, en A?gusto 1918, dum la usona interveno en la Rusa Enlanda Milito.

Esta ioma malkonsento pri kiam startis precize la Malvarma milito. Dum plej el la historiistoj asertas, ke ?i startis tuj post la fino de la Dua Mondmilito, aliaj asertas, ke la komenco de la Malvarma milito datas reen fine de la Unua Mondmilito, dum la tensioj okazintaj inter la Rusa Imperio, unuflanke, kaj la Brita Imperio kaj Usono, aliflanke.[5] La ideologia kontra?staro inter la komunismo kaj la kapitalismo startis jam en 1917, tuj post la venko de la Rusa Revolucio, de kiu Rusio aperis kiel unua socialisma lando. Tiu estis unu el la unuaj okaza?oj kiuj siavice okazigis konsiderindajn malkonsentojn en la rus-usonaj rilatoj.[5]

Kelkaj okaza?oj anta?aj al la fino de la Unua Mondmilito jam helpis la suspektojn kaj malfidon inter sovetoj kaj usonanoj: la ideo de Bol?evikoj la? kiu la kapitalismo (bazo de la potenco de Usono) devas esti detruita perforte kaj anstata?ita per komunisma sistemo,[6] la rusa retiri?o de la Unua Mondmilito post la subskribo de la Traktato de Brest-Litovsk kun la Dua Germana Regno (kio permesis al la Centraj Potencoj sendi ?iujn trupojn okcidenten), la usona interveno apoge al la Blanka movado dum la Rusa Enlanda Milito kaj la usona malakcepto agnoski diplomatie la Sovetunion ?is 1933.[7] Krom tiuj, aliaj diversaj okaza?oj dum la periodo de intermilitoj akrigis la suspektojn pri malamikeco: nome la subskribo de la Traktato de Rapallo kaj de la German-soveta pakto de ne agreso estas du menciindaj tiaj ekzemploj.[8]

Dua Mondmilito kaj la postmilito (1939-1947)

[redakti | redakti fonton]
Hisante flagon super la Reichstag ikona foto de Jevgeni Jaldej kiu montras la sovetojn celebrantajn sur la ruinoj de Berlino.

Post relativa reciproka interhelpo dum la milito inter aliancanoj de kapitalismaj landoj kaj Sovetunio, dum la finaj etapoj de la Dua Mondmilito, la sovetoj eksuspektis, ke britoj kaj usonanoj, kiuj fakte ne tiom suferis la konsekvencojn de la milito kiel la sovetoj, kiuj eltenis plej parton de la milita klopodo, kreos union kontra? la sovetoj (Nepensebla Operaco, fakte pensita de la brita ?efministro Winston Churchill) tuj post kiam la milito estu venkita favore al la Aliancanoj, por devigi la Sovetunion subskribi pactraktaton avanta?an por la okcidentaj interesoj. Tiuj suspektoj subfosis la rilatojn inter la aliancanoj dum la fina fazo de la milito.[9] Fakte tiu malkonfido akcelis la respektivajn anta?enirojn de la usonaj kaj rusaj armeoj al Nazia Germanio, la unuaj el okcidento kaj la duaj el oriento.

La Aliancanoj ne samopiniis pri la maniero redesegni la e?ropajn landlimojn post la milito.[10] La usona modelo de stabileco estis bazita simple sur la resta?rado de registaroj kaj ekonomiaj merkatoj similaj al tiuj usonaj (kapitalismo), kaj sur la kredo ke tiuj novaj landoj tiel regitaj venos al internaciaj organizoj, kiel la ?us kreita Organizo de Unui?intaj Nacioj fare de la venkintaj landoj, por solvi siajn diferencojn kaj konfliktojn.[11]

Male, la sovetoj kredis, ke la stabileco devos esti bazita sur la integreco de la propraj landlimoj de la Sovetunio.[12] Tiu rezonado derivas de la historia sperto de la rusoj, kiuj estis invaditaj el Okcidento dum la lastaj cent kvindek jaroj.[13] La senprecedenca dama?o fifarita al la Sovetunio dum la germana invado (?irka? 27 milionoj da mortintoj kaj ?eneraligita detruego preska? totala de la invadita teritorio[14]) kondukis la sovetajn estrojn al certigo ke la nova e?ropa ordo ebligu la longda?ran ekzistadon de la soveta re?imo, kaj ke tiu celo estos atingita nur pere de la eliminado de ajna malamika registaro la?longe de la okcidenta landlimo de Sovetunio, kaj la rekta kontrolo de la limaj landoj, por eviti la aperon de malamikaj fortoj en tiuj landoj.[10]

La konferencoj

[redakti | redakti fonton]
La ?Tri Granduloj? dum la Jalta konferenco: Winston Churchill, Franklin D. Roosevelt kaj Josif Stalin.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Teherana Konferenco, Jalta konferenco kaj Pocdama Konferenco.

Dum la Jalta konferenco, en Februaro 1945, la aliancanoj klopodis krei kadron en kiu labori por la rekonstruo de E?ropo dum la postmilito, sed oni atingis neniun interkonsenton.[15] Post la fino de la Dua Mondmilito en E?ropo, la sovetoj okupis de facto la zonoj de la Orienta E?ropo kiujn ili estis liberigintaj el la okupacio fare de la Nazia Germanio, dum la usonaj armeoj kaj tiuj de iliaj aliancanoj restis en Okcidenta E?ropo. Pri la okupaciita Germanio, estis kreitaj la zonoj de aliancana Okupacio de Germanio kaj kompleksa kvarflanka organizado kunhavita kun francoj kaj britoj. Por la eltenado de la monda paco, la aliancanoj kreis la organiza?on de la Unui?intaj Nacioj, sed ties agadkapablo estis limigita de la Konsilio de Sekureco, en kiu la venkintaj potencoj de la Dua Mondmilito sekurigis la povon vetoi tiujn agojn kontra?ajn al ties interesoj.[16] La UN tial i?is dum siaj unuaj jaroj forumo en kiu la potencoj eniris en polemikoj de retorika konfronto, uzita de ?iuj flankoj por propagandaj celoj.[17]

En la Pocdama Konferenco, iniciatita fine de julio 1945, aperis la unuaj diferencoj pri Germanio kaj Orienta E?ropo;[18] La partoprenantoj de la konferenco ne ka?is siajn malkonsentojn, kaj la uzado de militema parolmaniero konfirmis la reciprokajn malamikajn sintenojn kaj intencojn kiuj estis defenditaj pli kaj plu pli akre.[19] Dum tiu konferenco, Truman informis al Stalin, ke Usono estis kreinta novan armilon. Stalin, kiu jam sciis pri la usonaj anta?eniroj en la disvolvigo de la atombombo, esprimis sian deziron ke tiu nova armilo estu uzata kontra? Japanio.[20] Post unu semajno post la fino de la konferenco, Usono lan?is la atombombojn sur Hiro?imo kaj Nagasaki. Tamen fakuloj ekde tiam polemikis pri la veraj celoj de tiu atako, ?ar Usono tiam tute ne sekvis sugestojn de Stalin, kaj tiu estis pli interesata en la Orienta E?ropo, kion fakte Sovetunio kontrolos dum duono da jarcento, ol en Orienta Azio, kvankam tie aperos nova aliancano en la komunisma ?inio. Aliflanke oni povas spekulativi ?is kioma grado tiu atako, krom la definitiva venko sur Japanio, estis anka? montro al Sovetunio de la enorma forto de la usona minaco.

La Fera Kurteno

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fera Kurteno.
Konservita parto de la fera kurteno apud ?í?ov, ?e?io.

En Februaro 1946, la usona diplomato George Kennan skribis el Moskvo la tekston konatan kiel "La fontoj de la soveta konduto" a? la "Longa Telegramo", en kiu li apogis politikon de neflekseblon kontra? Sovetunio, kaj kiu i?os unu el la bazaj teorioj de usonanoj dum la cetero de la Malvarama milito.[21] En Septembro de tiu sama jaro, la sovetoj respondis per alia telegramo subskribita de Nikolai Vasiljevi? Novikov, kvankam verkita kun Vja?eslav Molotov; en tiu telegramo oni asertis, ke Usono uzis sian monopolon en le kapitalisma mondo por disvolvigi militan kapablon kiu kreu la kondi?ojn por la atingo de la tutmonda hegemonio pere de nova milito.[22]

Semajnojn post la ricevo de la ?Longa Telegramo?, la unua brita ?efministro Winston Churchill faris sian faman diskurson pri la Fera Kurteno a? ?tala Kurteno en Universitato de Misurio.[23] Tiu diskurso celis promocii brit-usonan aliancon kontra? la sovetoj, al kiuj li akuzis pri la kreado de ?fera kurteno? (iron curtain) el Stettin, inter Pollando kaj Germanio ?e la Balta Maro, ?is Trieste, en nordorienta Italio, ?e la Adriatika Maro.[24]

Kreado de la mondoblokoj

[redakti | redakti fonton]
Ru?o: Sovetio kaj kunularo, bluo: Usono kaj kunularo, verdo: la "Tria mondo"

Post la 2-a mondmilito la kunlabora koalicio inter Sovetio kaj Usono ?esis. En 1949 NATO, en 1955 Varsovia Pakto formi?is kiel novaj koalicioj malamikaj fare de la iamaj kunaliancanoj. Winston Churchill en 1946 deklaris en Fulton (Misurio): "De Balta Maro ?is Adriatika Maro Fera kurteno disigas E?ropon".

En Orienta Germanio, en Pollando, en ?e?oslovakio, en Hungario, en Rumanio, en Bulgario, en Albanio kaj en Jugoslavio la komunistoj prenis la potencon. La samo okazis en ?inio. En Grekio interna milito komenci?is, en Francio kaj en Italio la komunistoj havis menciindajn fortojn, sed estis apartigitaj de ?ia povo. En suda Azio kaj en Sudameriko la ?tatoj formis la 3-an mondon. El ili nepre menciindaj estas Indonezio, Barato kaj Egipto, kiuj foje deklaris sian intencon plifortigi la povon de tiu tria bloko sendependa de la du unuaj, tio estas la movado de la landoj nealiancitaj, kiuj male devis priokupi?i nur pri interna disvolvigo. Al tiu tria bloko ali?is Jugoslavio, kiu siavice separi?is el la bloko de la Varsovia Pakto, kvankam ?i plu estis socialisma lando; siaflanke anka? Albanio ne alianci?is kun Sovetunio a? Jugoslavio.

La fera kurteno

La plej akra konflikto naski?is en Berlino, kiu dividi?is al orienta kaj okcidenta blokoj. En 1948 la sovetianoj malpermesis la kontaktojn al Okcidenta Berlino la? voje kaj fervoje. Restis nur la flugma?ina kontakto. Ili liveris ?ion, e? karbon. Post unu jaro taktiko de sovetianoj fiaskis, ?ar la urboparto ne formortis, tial ili denove permesis la liveradon voje kaj fervoje. Tiu krizo poste naskis la du germanajn ?tatojn Federacia Respubliko de Germanio kaj Germana Demokratia Respubliko.

La sekva krizo kaj kontra?staro formi?is en ?inio, kie longe batalis Kuomintang (apogata de Usono) kaj komunistoj, kies estro estis Ma? Zedong. Post interna milito, venkis la komunistoj, kiuj deklaris ?inan Popolrespublikon en 1949. La alia parto regis en Tajvano.

Proksime en Koreio la lando dividi?is, kiel la supre menciitaj Germanio kaj ?inio. Inter 19501953 tie okazis la plej akra milito inter la 2 landpartoj. La nordan parton ?inio helpis, la sudan precipe Usono kaj anka? UNO. Fine de la milito restis la du partoj, inter ili oni formis la plej kontrolitan limozonon, kiu sen?an?e funkcias anka? nun dum skribado de la nuna artikolo en 2009.

De la Politiko de Retenado al la Korea Milito (1947-1953)

[redakti | redakti fonton]

?irka? 1947, la konsilistoj de la usona prezidento Harry S. Truman konsilis lin entrepreni fortan agadon por kontra?efiki la kreskantan influon de Sovetunio, citante supozitajn klopodojn fare de Stalin por malstabiligi Usonon kaj sproni la rivalecojn inter la kapitalismaj landoj cele al okazigo de nova milito.[25] En Azio, la komunisma ?ina armeo estis okupinta Man?urion dum la lasta monato de la Dua Mondmilito kaj estis preta por invadi la korean duoninsulon trans la paralelo 38a.[26] Finfine, la komunisma armeo de Mao Zedong, kvankam tute ne obeema al Sovetunio kaj anka? ne dankema pro malabunda ties helpo, sukcesis venki super la prookcidenta ?in-naciisma armeo (Kuomintang), apogita de Usono.[27]

Ekde fino de la 1940-aj jaroj, la Sovetunio sukcesis instali marionetajn registarojn en Bulgario, ?e?oslovakio, Hungario, Pollando, Rumanio kaj Orienta Germanio, kio ebligis al sovetoj reteni fortan militistaron en tiuj landoj.[28] En Februar 1947, la brita registaro anoncis, ke ?i no povos plue financi la militistan grekan re?imon kontra? la grekaj komunistoj en la kunteksto de la Greka Enlanda Milito. Tiukadre la usona registaro realigis definitive la Politikon de retenado,[29] kiu celis bremsi la komunisman ekspansion kaj reteni la kapitalisman disvastigon, speciale en E?ropo, sed ne nur. Truman enkadrigis tiun teorion ene de la Doktrino Truman, diskonigita pere de diskurso de la prezidento en kiu li definis la konflikton inter kapitalistoj kaj komunistoj kiel lukto inter ?liberaj popoloj? kaj ?totalismaj re?imoj?.[29]

La Plano Marshall

[redakti | redakti fonton]
Ekonomiaj aliancoj en E?ropo (1949-1989).
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Plano Marshall.

En Usono etendi?is la ideo ke la povekvilibro en E?ropo ne estos atingita nur per la milita defendo de la teritorio, ses male necesas solvi la politikajn kaj ekonomiajn problemojn por eviti la falo de Okcidenta E?ropo en manoj de komunistoj.[28] Sur la bazo de tiuj ideoj, la Doktrino Truman estos komplementita en Junio 1947 per la kreado de la Plano Marshall, nome plano de ekonomia helpo destinita al la rekonstruado de la politik-ekonomiaj sistemoj de la e?ropaj landoj kaj, pere de la plifirmigo de la kapitalismaj ekonomiaj strukturoj kaj teorie kaj kontra?dire per la disvolvigo de la parlamentaj demokratioj, bremsi la eblan aliron al la povo fare de komunismaj partioj en la demokratioj de Okcidenta E?ropo (kiel en Francio, Italio a? Grekio). Krome, la Plano Marshall helpis la remodeladon de nombraj e?ropaj urboj kiuj estis grave detruitaj pro la Dua Mondmilito.[30]

Stalin vidis en la Plano Marshall usonan taktikon por malpliigi la sovetan kontrolon de Orienta E?ropo. Li konsideris, ke la ekonomia integrigo de amba? blokoj permesos, ke la landoj sub soveta kontrolo povu eliri for de la kontrolo de Moskvo, kaj ke la Plano estis nur strategio de Usono por ?a?eti? (ela?eti) la e?ropajn landojn.[31] Tial, Stalin malpermesis, ke la landoj de Orienta E?ropo partoprenu en la Plano Marshall. Kiel reago, Moskvo kreis serion de subvencioj kaj komerckanaloj konataj unue kiel Plano Molotov, kio balda? poste estos disvolvigita ene de la KREH.[7] Stalin montri?is tre kritika kontra? la Plano Marshall ?ar li timis, ke tiuj helpoj povas kontribui al rearmiligado de Germanio, kiu estis unu de liaj plej gravaj priokupoj pri la estonteco de Germanio post la milito.

Blokado de Berlino

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Blokado de Berlino.

En 1948 kiel reprezalio kontra? la klopodoj de Usono por rekonstrui la germanan ekonomion, Stalin, kiu timis, ke la lo?antaro de la Soveta Sektoro de Germanio ali?u favore al la kapitalisma bloko, fermis la surterajn vojojn de aliro al Okcidenta Berlino, ?irka?ita de soveta teritorio, kio malhelpis la alvenon de materialoj kaj aliaj livera?oj al tiu sektoro de la urbo.[32] Tiu fakto, konata kiel Blokado de Berlino, akcelis unu de la plej gravaj krizoj de komenco de la Malvarma milito.

La aviadilponto organizita de Usono kaj Unui?inta Re?lando, celanta liveradon al la blokita okcidenta sektoro de la urbo, superis ?iujn anta?vida?ojn, detruante la eblan sovetan intencon ke la okcidenta sektoro kapitulacu anta? la orienta sektoro pro manko de livera?oj. Finfine la blokado estis nuligita pace. Amba? flankoj uzis tiun blokadon por propagandaj celoj: la sovetoj por denunci la supozitan rearmiligadon de Germanio helpita de Usono, kaj la usonanoj por disvastigi sian teorian rolon de bonfarantoj. La plej klara ekzemplo de tiu sinteno estis la nomita Operaco Little Vittles, per kiu la aviadiloj kiuj rompis la blokadon de Okcidenta Berlino faligis dol?a?ojn destinitaj al la berlinaj infanoj.

En Julio, la prezidento Truman nuligis la interkonsentojn de la Plano Morgenthau, serio de proponoj konsentitaj kun la sovetoj post la fino de la milito, kiu konsideris fortajn kondi?ojn por la germana rekonstruado (inter ili, la eksplicita malpermeso ke Usono faciligu helpon al la rekonstruado de la germana ekonomia sistemo). Tiu plano estis anstata?ita per nova direktivo (nomita JSC 1779) multe pli favora al la germana rekonstruado, kaj kiu emfazis la neceson krei Germanion ekonomie forta kaj stabila por atingi la prosperon en tuta E?ropo.[33]

Kominform

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kominform.

En Septembro la sovetoj kreis la Kominform, nome organiza?on kies celo estas reteni la komunisman ortodoksecon ideologian ene de la internacia komunisma movado. En la praktiko, ?i i?is mekanismo de kontrolo sur la politiko de la satelitaj ?tatoj favore al la sovetoj, kunordigante la idearon kaj la agadon de la komunistaj partioj de la orienta bloko.[31] La Kominform devis fronti neatenditan opozicion kiam, en Junio venontjare, la Disfendo inter Tito kaj Stalin rezultis en la forpelo de Jugoslavio el la organiza?o, kiu retenis komunisman registaron sed identi?is kiel ne?trala lando ene de la Malvarma milito.[34] Kun la Kominform, la sekreta soveta polico, nome la NKVD, okupi?is en la organizado de spionreto en la marionetaj landoj sub la preteksto finigi elementojn kontra?komunistajn.[35] La NKVD (kaj ties sukcedantoj) i?is organizoj kiuj bremsis klopodojn malproksimi?i el la atingita?oj de Moskvo kaj el la sovet-komunisma ortodokseco.[36]

Militaj aliancoj en E?ropo (1949-1989)
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo NATO.

En Aprilo 1949 estis konstituita la NATO, per kio Usono formale adoptis unuflanke la respondecon defendi Okcidentan E?ropon de la sipozita dan?ero de la komunismo, kun la e?ropaj registaroj kiuj ali?is al la NATO.[35] En A?gusto tiujare, la Sovetunio plenumis eksperimente sian atombombon sen ekster kunteksto de vera milito, do ne kontra? malamiko, sed montrante sian kapablon fronti la samarmilan minacon fare de Usono.[7]

En Majo 1949, estis establita la Germana Federacia Respubliko kiel produkto de la kunigo de la Trizono a? zonoj de aliancana okupacio (uson-brit-franca).[18] Kiel reago, en Oktobro samjare, la sovetoj siaflanke proklamis sian zonon de okupacio kiel la Germana Demokrata Respubliko.[18] El la ekekzistado de la GFR, Usono helpis ties milit(ist)an disvolvigon. Por eviti, ke la GFR estu membro de la NATO, la soveta ?efministro, Lavrentij Berija, proponis kunigi amba? ?tatojn en unusola Germanio kiu restu ne?trala.[37] La propono ne estis akceptita kaj en 1955 la GFR i?is membro de la NATO.[18]

Ene de tiu strategio de ?eneraligo de la ?reteno?, la scenejo de operacoj estis ampleksigita el E?ropo al Azio, Afriko kaj Latinameriko, kun la usona intenci haltigi la revoluciajn movadojn, foje financitaj el la Sovetunio, sed ne nur, kiel okazis en la teritorioj de la ekskolonioj de e?ropaj landoj en Sudorienta Azio.[38] Komence de la 1950-aj jaroj, Usono formaligis milit-aliancojn kun Japanio, A?stralio, Nov-Zelando, Tajlando kaj Filipinoj (aliancoj enkadritaj en la internaciaj organizoj ANZUS kaj SOATO), garantiante al Usono serion de militbazoj la?longe de la azia marbordo de Pacifiko.[18]

En a?tuno 1945 Sovetunio malakceptis evakui siajn trupojn el Irana Azerbaj?ano, okupaciita el la brit-soveta invado de Irano en 1941 kie la komunisma partio Tudeh pluhavis respublikon kun propra registaro. Pro la influo de la Tudeh oni deklaris ?eneralan strikon en la naftorafinejo de Abadano, de la Anglo-Iranian Oil Company (anta?e Anglo-Persian Oil Company). La registaro plifirmi?is kaj en Oktobro 1946 Irano helpita de Usono rekonkeris sian Azerbaj?anon. En Januaro 1948 oni nuligis militan juron tie post sep jaroj de aplikado. La 4an de Februaro de 1949 oni malpermesis la Tudeh post suferi atencon la ?aho Mohamed Reza Pahlavi.

?ina enlanda milito

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo ?ina enlanda milito.

En 1949, la Ru?a Armeo de Mao Zedong proklami?is venkinto de la ?ina enlanda milito post venki super la naciistoj de la Kuomintang, kiu estis havintaj la apogon de Usono. Tuje, la Sovetunio establis aliancon kun la venkintoj, kiuj estis kreintaj novan komunisman ?taton sub la nomo Popola Respubliko ?inio.[39] ?ar koincidis en la tempo la ?ina Revolucio kun la perdo de la atombomba monopolo de Usono (post la neatendita sukceso de la eksplodo de la soveta RDS-1), la administracio de la prezidento Truman klopodis ?eneraligi la Teorion de la retenado.[7] En sekreta dokumento datita en 1950 (konata kiel NSC-68)[40] la administracio de Truman proponis plifortigi la sistemojn de prookcidentaj aliancoj kaj kvarobligi la elspezojn en militklopodoj.[7]

Korea Milito

[redakti | redakti fonton]
Usona anaro de tanko M-24 ?e la rivero Nakdong, sudokcidente de Sud-Koreio.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Korea Milito.

Unu de la plej evidentaj ekzemploj de la plenumo de la teorio de la retenado estis la usona interveno en la Korea Milito. En Junio 1950, post jaroj de reciprokaj malamikeco kaj invadoklopodoj, Nord-Koreio, regita de Kim Il-sung invadis Sud-Koreion trans la Paralelo 38a. Stalin ?is tiam estis malpreta apogi tiajn invadoklopodojn sed finfine sendis konsilistojn kaj pilotojn.[41] Surprize por Stalin, la Rezolucioj 82a kaj 83a de la Konsilio de Sekureco de Unui?intaj Nacioj apogis la defendon de Sud-Koreio, kvankam la sovetoj estis bojkotante kunsidojn proteste pro la fakto ke estis la Respubliko ?inio (Tajvano), kaj ne la Popola Respubliko ?inio, kiu havis permanentan sidlokon en la Konsilio.[42] Armeo de la UN de dekses landoj aliancanaj de Usono[43] frontis kontra? Nord-Koreio, kvankam fakte la 40% de la trupoj estis sudkoreiaj, kaj ?irka? 50% estis de Usono.[44]

Usono dekomence ?ajnis sekvi la politikon de retenado kiam eniris en tiun militon. Tio direktis la agadon de Usono al klopodoj devigi la retiron de Nord-Koreio trans la paralelo 38a kaj restarigi la suverenecon de Sud-Koreio, permesante la survivadon de Nord-Koreio kiel aparta ?tato. Tamen la usona sukceso en la el?ipigo de In?ono (apud Seulo) inspiris al Usono kaj sekve al la koalicio de Unui?intaj Nacioj adopti strategion de ofensivo kaj venki super la komunisma Nord-Koreio, kaj organizante balotadon je tutlanda nivelo sub kontrolo de UN.[45] La generalo Douglas MacArthur anta?eniris trans la paralelo 38a en Nord-Koreion. Tiam la ?inoj, timante restadon de usonanoj ?e sia limo a? e? invadon fare de ili, sendis fortan truparon de la ?ina Popola Liberiga Armeo kaj venkis super la fortoj de la uson-alianca koalicio de UN, kaj pelis ilin denove sude de la paralelo 38a. Tio rezultis en granda detruego kaj multaj mortoj de amba? flankoj. Truman sugestis publike, ke li povas uzi la atombombon, sed Mao ne ?an?is sian sintenon. La epizodo estis uzata por apogi la oportunon de la doktrino de la retenado opozicie al la retroirado. La komunistoj estis poste pelitaj ?e la origina limo, kun minimumaj ?an?oj. Inter aliaj efikoj, la korea milito kondukis la NATO al disvolvigo de unuigita milita strukturo.[46]

Lastaj konfliktoj

[redakti | redakti fonton]

Paca vivado unu apud la alia

[redakti | redakti fonton]
Nikita ?ru??ov kaj Richard Nixon en 1959 dum klopodo por malaltigo de la Malvarma Milito.

En 1953 Stalin mortis. Lia posteulo Nikita ?ru??ov kondamnis pekojn de Stalin, for?etis teorion de la 3-a mondmilito kaj proklamis teorion de paca vivado apud la alia. Tamen en 1956 du gravaj krizoj etendi?is: hungara revolucio kaj krizo en Suezo

En 1955 A?strio estis deklarinta sian ne?tralecon, kaj la rusaj trupoj forlasis la landon. Sekvis klopodoj de la hungara lo?antaro por forigi la sovetajn trupojn. La alfronti?oj fari?is perfortaj. Dume la angloj, francoj kaj Israelo okupis Suezan kanalon. Post forta stre?i?o, ili devis retiri la trupojn. Dume, Hru??ov solvis la krizojn de Hungario militare, subpremis la ribelon kaj ?an?is la hungaran registaron.

Poste komenci?is la spaco-konkurso, kiun komence Sovetio gajnis. La sputniko ?okis Usonon. Ili da?re sendis spionajn flugma?inojn super Sovetio, ?is kiam soveta raketo pafis la ma?inon. La piloto (Powers) i?is kaptito.

En 1961 estis konstruita Berlina muro.

Karibia krizo

[redakti | redakti fonton]

La plej grava minaco dum la Malvarma Milito estis la t.n. Kariba krizo, en Kubo. La? onidiroj, iam ?ru??ov promenadis kun kamaradoj la? la Nigra Maro. Unu menciis: ni promenadas trankvilaj, sed trans la maro usonaj raketoj trovi?as en Turkio. ?ru??ov respondis: se ili havas tion, kial ne ni havas la similan? Li agis, kaj en Kubo oni muntis raketojn. En 1962 usonaj spionaj flugma?inoj trovis ilin. John F. Kennedy tuj agis: usonaj milit?ipoj faris blokadon ?irka? Kubo. Preska? atoma milito etendi?is, tamen raketoj el Kubo kaj el Izmiro retiri?is.

Historia disvolvi?o

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Kariba krizo kaj Finnlandi?o.
La fotoj faritaj el la aviadiloj U-2 pruvis la konstruadon de misilaj stokejoj sur kuba teritorio.

Pro la venko de la Kuba Revolucio en 1959, okazis vera ?an?o en la historio de Latinameriko, ?ar la startita procezo de ?tatatigoj kaj de agrara reformo ege tu?is la usonajn interesojn en la insulo kiu estis sekurigitaj pere de la Amendo Platt en 1902; tio kondukis al fortaj konfliktoj inter Kubo kaj Usono kiuj rezultis en la rompo de diplomataj rilatoj kaj al la forpelo de Kubo el la Organiza?o de Amerikaj ?tatoj; pro la izoligo de la cetero de la hemisfero kaj de la ekonomia blokado, la lando estis devigita i?i forta aliancano de Sovetunio kaj de la cetero de la komunisma bloko, kaj poste i?is membro de la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo. Tiu krizo kondukis la mondon sur la rando de la nuklea milito. Post la malsukcesa klopodo de Invado de la Porkogolfeto fare de kontra?kastristaj kubanoj organizitaj de Usono en Aprilo 1961. En 1962, oni malkovris, ke Sovetunio estis konstruante 40 misilajn stokejojn en Kubo. La? ?ru??ov, tiu politiko estis pure defendema, por eviti, ke Usono klopodu novan atakon kontra? la kubanoj. Aliflanke, oni komprenis, ke la sovetoj volis reale respondi kontra? la usona instalado de misiloj Jupitero II ?e la urbo Izmiro, Turkio, kiuj povus esti uzataj por bombardi la sudokcidenton de Sovetunio.

Sovetunio sendis kargo?ipojn kaj submar?ipojn transportantajn atomarmilojn al Kubo. Reciproke anka? Usono sendis milit?ipojn al Kubo. En la 22-a de oktobro 1962, Usono haltigis la sovetuniajn transportojn kaj ordonis kvarentenon al la insulo, poziciante siajn milit?ipojn en la Kariba Maro fermante la markontaktojn inter Sovetunio kaj Kubo. Kennedy sendis ultimaton al Sovetunio: postulis al Sovetunio ke ?i haltigu tiujn ?ipojn kontra? minaco entrepreni amasajn reprezaliojn. La sovetoj argumentis, ke ili ne komprenas kial Kennedy faris tion kiam kelkaj usonaj misiloj estis instalitaj sur teritorioj de landoj membroj de la NATO kontra? la sovetoj, en similaj distancoj. Fidel Castro aldonis, ke estis nenio kontra?le?a en la fakto instali sovetajn misilojn en sia teritorio, kaj la brita ?efministro Harold Macmillan diris, ke li ne komprenas kial e? oni ne proponis la hipotezon de diplomatia interkonsento.

La 23-a kaj 24-a de Oktobro ?ru??ov estis sendinta mesa?on al Kennedy, informante pri siaj pacaj intencoj. En la 26-a de Oktobro informis, ke li retiros siajn misilojn el Kubo se Va?intono promesos ne invadi Kubon. La venontan tagon, li petis krome la retiradon de la usonaj misiloj Jupitero el Turkio. Du usonaj spionaj aviadiloj U-2 estis faligitaj en Kubo kaj Siberio en la 27-a de Oktobro, ?uste en la pinto de la krizo. Tiun saman tagon, la sovetaj komerc?ipoj estis alvenintaj al Karibio kaj klopodis trapasi la blokadon. En la 28-a de Oktobro, Kennedy estis devigita akcepti la petojn kaj retiri la misilojn de Turkio kaj ne agresi al Kubo. Tial, Nikita ?ru??ov retiris siajn atomajn misilojn el la kuba insulo. Tiu krizo naskis novan periodon: nome la malstre?i?o, markita per la ekfunkciigo de la "ru?a telefono" — fakte reale blanka —, nome rekta linio inter Moskvo kaj Va?intono, kiu malpezigos la komunikadon okaze de alia krizo.

Aliaj krizetoj

[redakti | redakti fonton]

US Pueblo (AGER-2) estas ?ipo de klaso Banner konstruita kiel medio-esplora ?ipo, ligita al la mararmeo kiel spion?ipo, kiu estis atakita kaj kaptita de Nord-Koreio la 23-an de januaro 1968, en kio nun oni konas kiel la Pueblo-incidento a? kiel la "Pueblo-krizo". La forkapto de la usona ?ipo kaj ?iaj 83 maristoj, unu el kiuj estis mortigita en la atako, venis malpli ol semajnon post la prezidanto Lyndon B. Johnson sendis informon al la usona kongreso pri la komenco de la Tet-Ofensivo en Vjetnama respubliko dum la Vjetnama milito, kaj tri tagojn post kiam 31 armeanoj de Nord-Koreio transiris la Korean Ne?tralan Zonon kaj mortigis 26 sudkoreanojn en provo ataki la sudkorean ?efurbon Seulo.

Malpaca vivado unu kun la alia

[redakti | redakti fonton]

La milito en Vjetnamio okazis inter 1959-1975 en la suda landparto, aere en la norda landparto kaj anka? en Kambo?o kaj Laoso. Fine venkis la komunistoj. Kelkaj landoj havis anka? amikajn rilatojn kun Sovetio, tamen ili ne i?is komunistaj landoj. El ili kelkaj: Suda Jemeno, Irako, Egiptio, Ganao, ?ilio, Peruo, Nikaragvo, Somalio, Etiopio. La plej lasta aventuro okazis en Afganio, kie okazis pu?o kaj Sovetio okupis la landon.

Usono responde komencis fari planon pri "stela milito". La rerespondo de Sovetio estis malforta, ?ar la socialisma ekonomio estis malforta. Okazis novaj signoj: nova papo elekti?is el Pollando, en Nikaragvo baloto okazis, kie la sandinistoj perdis, sed la plej grava estis konstanta laborado de la pola sindikato Solidareco. La poloj lernis de la hungaroj kaj de la ?e?oj (ili batalis solaj) kaj ili laboradis anka? en aliaj landoj.

En 1989 la Berlina muro malkonstrui?is, nekomunista ministraro estris en Pollando, poste la germanoj unui?is, fine en 1991 Sovetio disfalis. Restis komunistoj nur en Norda Koreio, en Kubo la politiko iomete mildi?is, en ?inio regas plu la komunistoj, tamen en tute modifita formo.

Mondoregionaj organizoj

[redakti | redakti fonton]
Membro-?tatoj de NATO.
Novi Sad sub la bombado fare de NATO, 1999 Serbio kaj Montenegro.
La limoj de NATO (blua) kaj Varsovia Traktato (ru?a) dum evoluo ekde 1949 ?is 1982.
  • ASEAN, nome Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASOAN, angle Association of Southeast Asian Nations, ASEAN ) estas politika, ekonomia, kaj kultura asocio partoprenata de dek landoj el Sud-Orienta Azio. ?in fondis la 8-an de a?gusto 1967 en Bangkoko (Tajlando) kvin landoj (nome Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Singapuro, kaj Tajlando),[47] dum la malvarma milito, por kontra?i la komunismajn agadojn, plibonigi la ekonomian kreskon, la socialan progreson, kaj la socikulturan evoluadon inter siaj membroj, kaj stabiligi la regionon. Hodia?, ?i celas kunagadon (ekzemple por solvi regionajn problemojn havigante mekanismon por ke membraj landoj turnu sin al pacaj rimedoj, a? por havi pli da forto dum internaciaj interparoladoj).[48][49] Post la fondo la asocia membreco etendi?is por inkludi Brunejon, Birmon, kaj la iamajn komunismajn landojn Kambo?on, Laoson, kaj Vjetnamion. ASEAN estas oficiala observanto ?e Unui?intaj Nacioj.[50][51]
  • NATO a? Nord-Atlantika Traktat-Organizo (anglalingve, North Atlantic Treaty Organisation - NATO; franclingve, l'Organisation du Traité de l'Atlantique Nord - OTAN) estas interregistara internacia organizo por defenda kunlaboro, starigita en 1949, por subteni la Nord-Atlantikan Traktaton, subskribita en Va?ingtono la 4-an de aprilo, 1949. Ties reguligo havis la celon, ke se Sovetunio atakus la e?ropajn aliancanojn de Usono, tio estus traktata kiel atako kontra? Usono mem. Tamen, la timata soveta invado de Okcidenta E?ropo neniam okazis. Anstata?e, oni uzis tiun artikolon la unuan fojon dum la historio de la traktato la 12-an de septembro, 2001, responde al la terorisma atako de la 11-a de septembro 2001 kaj anka? kontra? Serbio. Kontraste al la Varsovia Kontrakto, kiu dissolvi?is tuj post la fino de la Malvarma milito, NATO ekzistas ?is hodia?.
  • La Pakto de Varsovio (oficiala nomo: Traktato pri Amikeco, Kunlaboro kaj Reciproka Subteno), kiun en okcidento oni nomis Varsovia Pakto, estis la militista organizo de la ?tatoj de meza kaj orienta E?ropo ligitaj -satelite- al Sovetunio. La traktato, kies tekston proponis Nikita ?ru??ov estis subskribita la 14-an de majo 1955 en Varsovio, Pollando. Oni fondis la aliancon ne nur reage al la membri?o de Okcidenta Germanio en la jam en 1949 fondita organiza?o NATO, sed interalie anka? por jure apogi la da?ran restadon de la sovetiaj trupoj en Orienta E?ropo (Post la subskribo de pactraktato inter Sovetunio kaj A?strio, la sovetiaj trupoj rajtis resti (kiel garnizonaj trupoj) nur tiel en Hungario). La Varsovia Pakto estis dissolvita la 1-an de julio 1991 en Prago, ?e?io.
  • La Sudorientazia Traktatorganizo (en angla Southeast Asia Treaty Organization, do SATO, sed ?efe SEATO, komparu kun NATO, kaj la? la esperanta vortumado SOATO) estis internacia organiza?o por kolektiva defendo en Sudorienta Azio kreita pere de la Sudorientazia Kolektiva Defendotraktato, a? Manila Pakto, subskribita en Septembro 1954 en Manilo, Filipinoj. La formala instituciigo de SEATO estis establita la 19an de Februaro 1955 ?e kunsido de traktatpartneroj en Bangkoko, Tajlando. La sidejo de la organiza?o estis anka? en Bangkoko. Ok membroj ali?is al la organizo. Fakte ?i estis komponita ?efe de kontra?komunismaj potencoj tutmonde, dum nur tri landoj tute malproksimaj, Pakistano, Tajlando kaj Filipinoj, estis el la regiono, kaj ili malforte kontribuis al la ?enerala bu?eto (interkrampe): Usono (25%), Unui?inta Re?lando (16%), Francio (13.5%), A?stralio (13.5%), Pakistano (8%), Filipinoj (8%), Tajlando (8%), Novzelando (8%).

Malvarma milito kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Dum la tempo de la "Malvarma milito" kontaktoj inter landoj de malsamaj blokoj ne estis dezirindaj de la registaroj. La satelitaj ?tatoj de Sovetunio deziris direkti la intereson de la civitanoj al la "vera mondolingvo", t.e. la rusa, kaj en la t.n. "libera mondo", influita de Usono, la propagando de la angla estis tre forta. Ekzemple en Germana Demokratia Respubliko esperantistoj rajtis nek organizi?i nek publike varbi por sia lingvo de 1949 ?is 1965, kaj anka? poste la esperanta agado eblis nur kadre de difinitaj strukturoj.

En 1964, post militista pu?o en Brazilo, kelkaj brazilaj esperanto-asocioj estis fermitaj de polico kaj iliaj estroj pridemanditaj.

En 1968 la "Praga Printempo" kura?igis la ?e?ajn IKUE-membrojn kaj anojn de la Husana Eklezio inviti al ekumena Esperanto-kongreso en sia lando. ?i devis okazi en somero 1970 en Brno. Sed post la invado de la Ru?a Armeo balda? komenci?is "normaliga proceso", kaj la ministerioj pri kulturo kaj internaj aferoj malpermesis la okazigon de la kongreso ses semajnojn anta? ?ia planita komenco. La kongreso transloki?is al Klagenfurto (A?strio), sed nur malmultaj el la ali?intoj el orienta E?ropo sukcesis ?ustatempe akiri la necesan a?stran vizon.

Estis ankora? alia aran?o de ?e?aj IKUE-anoj, la Katolikaj Esperanto-Tendaroj fonditaj en 1969. Ili oficiale nomi?is "Libertempaj Esperanto-Tendaroj", por iom ka?i la religian karakteron. Ankora? dum kelka tempo ?iusomere junaj katolikoj el ?e?oslovakio kaj kelkaj aliaj landoj kiel Pollando, Hungario, Nederlando kaj Italio renkonti?adis tie - ?is en julio 1977, kiam la polico invadis la tendaron kaj arestis la organizantojn Miloslav ?vá?ek kaj pastron Vojtěch Srna. Mallonge poste la ?e?a IKUE-sekcio estis likvidita.

  1. Tia nomigo devenas el la vici?o de tiu mondo post la kapitalista kaj la socialisma mondoj.
  2. Gaddis 2005, p. 54
  3. ‘Bernard Baruch coins the term “Cold War”’, history.com, 16-a de aprilo 1947. Konsultita la 2-an de julio 2008.
  4. Cold War, 22-an de junio 2008. The Travel Guide, U-S-History.com
  5. 5,0 5,1 Gaddis 1990, p. 57.
  6. Halliday, p. 2e.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 La Feber 1991, pp. 194-197.
  8. Leffler, p. 21.
  9. Gaddis 1990, pp. 151-153.
  10. 10,0 10,1 Gaddis 2005, ?apitro European Territorial Changes, pp. 13-23.
  11. Gaddis 1990, p. 156.
  12. Gaddis 1990, p. 176.
  13. Gaddis 2005, p. 7.
  14. ?Leaders mourn Soviet wartime dead.? 9a de Majo 2005. BBC News. Konsultita la 2-an de julio 2008.
  15. Gaddis 2005, p. 21.
  16. Bourantonis, p. 130.
  17. Garthoff, p. 401.
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 18,4 Byrd, Peter (2003). ?Cold War (tuta ?apitro)?. En McLean, Iain; McMillan, Alistair, eld. The concise Oxford dictionary of politics. Oxford University Press. ISBN 0192802763. Konsultita la 16an de junio 2008.
  19. Wood, p. 62.
  20. Gaddis 2005, pp. 25-26.
  21. Kennan, pp. 292-295.
  22. Kydd, p. 107.
  23. Gaddis 2005, p. 94.
  24. Harriman, Pamela C. (Winter 1987–1988). ?Churchill and...Politics: The True Meaning of the Iron Curtain Speech?. Winston Churchill Centre. Arkivita el la originalo en la 9a de Oktobro 2008. Konsultita la 19an de Majo 2021.
  25. Gaddis 2005, p. 27.
  26. Gaddis 2005, p. 40.
  27. Gaddis 2005, p. 36.
  28. 28,0 28,1 Schmitz.
  29. 29,0 29,1 Gaddis 2005, pp. 28-29.
  30. Gaddis 1990, p. 186.
  31. 31,0 31,1 Gaddis 2005, p. 32.
  32. Gaddis 2005, p. 33.
  33. ?Pas de Pagaille!?. Arkivigite je 2025-08-14 per la retarkivo Wayback Machine Time. 28a de julio 1947. Konsultita la 28an de majo 2008.
  34. Carabott, p. 66.
  35. 35,0 35,1 Gaddis 2005, p. 34.
  36. Gaddis, p. 100.
  37. Gaddis 2005, p. 105.
  38. Gaddis 2005, p. 212.
  39. Gaddis 2005, p. 39.
  40. Gaddis 2005, p. 164.
  41. Weathersby 1993, pp. 28, 30.
  42. Malkasian 2001, p. 16.
  43. Fehrenbach 2001, p. 305.
  44. Craig & Logevall 2012, pp. 118.
  45. Matray 1979.
  46. Isby & Kamps 1985, pp. 13–14.
  47. Bangkok Declaration. Wikisource. [1] Alirita la 22an de Marto 2016.
  48. "ASEAN Notional Calendar 2015" (PDF). asean.org. ASEAN. Alirita la 7an de Februaro 2015.
  49. Long, Simon (20a de Novembro 2014). "Asia: Safety in Numbers". The Economist (The World in 2015). [2] Alirita la 22an de Marto 2016.
  50. [3] Alirita la 27an de Majo 2017.
  51. [4] Alirita la 27an de Majo 2017.

Vidu anka?

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

hispane:

  • Saunders, Frances Stonor. La CIA y la guerra fría cultural. 2002
  • Hernández Holgado, Fernando. Historia de la OTAN: de la guerra fría al intervencionismo humanitario. 2000.
  • Hobsbawm, Eric John. Primer mundo y tercer mundo después de la guerra fría. 1999.
  • Dobrynin, Anatoli. En confianza: el Embajador de Moscú ante los seis presidentes estadounideses de la Guerra Fría (1962-1986). 1998.
  • Engelhardt, Tom. El fin de la cultura de la victoria: Estados Unidos la guerra fría y el desencanto de una generación. 1997.
  • Pollard, Robert A. La seguridad económica y los orígenes de la Guerra Fría (1945-1950). 1990.
  • Hardt, John P. Los efectos económicos de la guerra fría: ?la hegemonía americana en peligro? 1963.
  • Lorbés, María Rosa. Después de la guerra fría, la paz caliente. 1995
  • O′Sullivan, John. El Presidente, el Papa y la Primera Ministra. Un trío que cambió el mundo. 2007. ISBN 978-84-96729-06-3

angle:

  • Ball, S. J. The Cold War: An International History, 1947-1991, 1998 - a British perspective
  • Brzezinski, Zbigniew. The Grand Failure: The Birth and Death of Communism in the Twentieth Century (1989);
  • Craig, Campbell; Logevall, Fredrik (5 March 2012). America's Cold War: The Politics of Insecurity. Harvard University Press. ISBN 978-0-674-05367-0.
  • Fehrenbach, T.R. (2001). This Kind of War: The Classic Korean War History. Washington, D.C.: Potomac Books. ISBN 978-1-57488-334-3.
  • Flory, Harriette and Jenike, Samual. The Modern World 16th century to present. New York: Pitman Publishing, 1992.
  • Gaddis, John Lewis, The Cold War: A New History, Penguin Press, 2005. ISBN 1-59420-062-9 (US edition). The Cold War, Allen Lane, 2005. ISBN 0-7139-9912-8 (UK edition)
  • Gaddis, John Lewis. Russia, the Soviet Union and the United States. An Interpretative History 2nd ed. ( 1990)
  • Gaddis, John Lewis. Long Peace: Inquiries into the History of the Cold War (1987)
  • Gaddis, John Lewis. Strategies of Containment: A Critical Appraisal of Postwar American National Security Policy (1982)
  • Garthoff, Raymond (1994). Détente and Confrontation: American-Soviet Relations from Nixon to Reagan. Brookings Institution Press. ISBN 978-0-8157-3041-5.
  • Halliday, Fred (2001). "Cold War". The Oxford Companion to the Politics of the World. Oxford University Press Inc.
  • Isaacs, Jeremy and Downing, Taylor, Cold War: For 45 Years the World Held Its Breath, Bantam Press, 1998. ISBN 0-593-04309-X
  • Isby, David C.; Kamps, Charles Tustin (1985). Armies of NATO's Central Front. Jane's. ISBN 978-0-7106-0341-8.
  • Kydd, Andrew H. (5a de Junio 2018). Trust and Mistrust in International Relations. Princeton University Press. pp. 107–. ISBN 978-0-691-18851-5. Arkivita el la originalo la 29an de Julio 2020. Alita la 24an de Oktobro 2019.
  • LaFeber, Walter. America, Russia, and the Cold War, 1945-1992 7a eld. (1993)
  • Leffler, Melvyn P. (Septembro 2008). For The Soul of Mankind: The United States, the Soviet Union, and the Cold War. New York: Farrar, Strauss, and Giroux. ISBN 978-0-374-53142-3.
  • Malkasian, Carter (2001). The Korean War: Essential Histories. Osprey Publishing. ISBN 978-1-84176-282-1.
  • Matray, James I (Septembro 1979). "Truman's Plan for Victory: National Self-Determination and the Thirty-Eighth Parallel Decision in Korea". Journal of American History. JStor. 66 (2): 314–33. doi:10.2307/1900879. JSTOR 1900879.
  • Mitchell, George. The Iron Curtain: The Cold War in Europe (2004)
  • Ninkovich, Frank. Germany and the United States: The Transformation of the German Question since 1945 (1988)
  • Paterson, Thomas G. Meeting the Communist Threat: Truman to Reagan (1988)
  • Powaski, Ronald E. The Cold War: The United States and the Soviet Union, 1917-1991 (1998)
  • Sivachev, Nikolai kaj Nikolai Yakolev, Russia and the United States (1979)
  • Schmitz, David F. (1999). "Cold War (1945–91): Causes [tuta ?apitro]". En Whiteclay Chambers, John (eld.). The Oxford Companion to American Military History. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-507198-6.
  • Ulam, Adam B. Expansion and Coexistence: Soviet Foreign Policy, 1917-1973, 2a eld. (1974)
  • Weathersby, Kathryn (1993), Soviet Aims in Korea and the Origins of the Korean War, 1945–50: New Evidence From the Russian Archives, Cold War International History Project: Working Paper No. 8, arkivita el la originalo en 25a de Majo 2017, alirita la 4an de Junio 2017
  • Wood, Alan (2005). Stalin and Stalinism. ISBN 978-0-415-30731-4. Arkivita el la originalo la 29an de Julio 2020. Alirita la 19an de Junio 2019.
  • Wood, James (1992). History of International Broadcasting. IET. ISBN 978-0-86341-302-5. Arkivita el la originalo la 29an de Julio 2020. Alirita la 19an de Junio 2019.
  • france: La guerre de Cinquante ans , de Georges-Henri Soutou, 2001

胸膈痞闷是什么症状 蝴蝶什么意思 5月14日什么星座 什么绿绿 灌肠用什么水
gtp是什么 咽痛吃什么药 经期吃什么排污血最强 显赫是什么意思 欧诗漫适合什么年龄
爱是什么颜色 无以言表什么意思 什么是天体 做梦是什么原因造成的 舒张压和收缩压是什么
用印是什么意思 组织部副部长是什么级别 嘴巴里长泡是什么原因 做t是什么意思 joola是什么牌子
恩客是什么意思hcv9jop4ns6r.cn 晚上吃黄瓜有什么好处adwl56.com 炎症是什么原因引起的hcv9jop1ns4r.cn 戴笠什么军衔hcv8jop9ns9r.cn 吃什么有助睡眠adwl56.com
透析病人吃什么水果好hcv9jop2ns8r.cn iu是什么单位hcv8jop1ns2r.cn 疱疹是什么病hcv8jop1ns0r.cn 什么的积雪hcv9jop4ns1r.cn 过敏性荨麻疹吃什么药hcv7jop5ns3r.cn
点到为止是什么意思hebeidezhi.com 肺肿物是什么意思hcv7jop9ns1r.cn 妈妈生日送什么礼物好hcv8jop8ns0r.cn 大小便失禁是什么意思hcv8jop9ns2r.cn 艾蒿是什么hcv9jop4ns7r.cn
艾草有什么功效hcv8jop8ns4r.cn 为什么会手抖hcv8jop9ns7r.cn 3.22是什么星座hcv7jop6ns3r.cn 双侧苍白球钙化是什么意思hcv9jop2ns3r.cn 脚踝肿是什么病hcv9jop3ns7r.cn
百度